Mansilla de las Mulas | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24210 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 654 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 47 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 30′ N, 5° 25′ U (mapo)42.4975-5.4163888888889Koordinatoj: 42° 30′ N, 5° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 797 m [+] | ||
Areo | 35,36 km² (3 536 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mansilla de las Mulas [+] | |||
Mansilla de las Mulas [manSIlja] estas municipo en Hispanio, en la provinco Leono, regiono Kastilio kaj Leono. Ĝi havas areon de 35,36 km² kun 1768 loĝantoj en 2017. En ĝia malnova monaĥejo de Sankta Aŭgusteno troviĝas la Provinca Etnografia Muzeo de Leono, financita de la provinca registaro. La nomo Mansilla estas etimologie rilata al la rivero Esla kaj al la latina vorto mansum por domego.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Mansilla de las Mulas, Mansilla del Esla kaj Villomar, okupas totalan areon de 35,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 708 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, ĉar ĝi distas nur 20 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion la rivero Esla. Ĝi limas kun Mansilla Mayor, Villasabariego, Valdepolo, Villanueva de las Manzanas kaj Santas Martas.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado en la 11-a jarcetno. Pri tio estis kastelo kaj murego kun turoj kaj pordegoj, el kiuj kelkaj restas. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam vitejoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado de Jakoba Vojo, ponto, festoj).
Bildoj
- Turo.
- Pordego.