Manksa lingvo
Gaelg Vanninagh
lingvo moderna lingvo
Gaela lingvaro
Parolata en Manksinsulo
Parolantoj 1 823
Denaskaj parolantoj malpli ol 100
Fremdlingvo / dua lingvo por 1000–2000
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
kelta
q-kelta
gaela

Oficiala statuso
Reguligita de Yn Cheshaght Ghailckagh
Lingva statuso 5 krize endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 gv
  ISO 639-2 glv
  ISO 639-3 glv
  Glottolog manx1243
Angla nomo Manx
Franca nomo mannois

La manksa lingvo (mankse: Gaelg Vanninagh) estis formortanta en la 20-a jarcento kiel unua lingvo, sed revivigita danke al lingvoaktivistoj. Ĝi estis gaela lingvo sur la Manksinsulo (Britio). Ties plej proksima parenco estas la skotgaela lingvo. La lingvon tre influis la skandinavaj lingvoj.

Historio

La manksa lingvo estis ankoraŭ en la 18-a jarcento viva lingvo kun ĉirkaŭ 20.000 parolantoj – preskaŭ la tuta tiama loĝantaro de manksinsulo. Tio ŝanĝiĝis ekde 1765, kiam la Brita Reĝlando aneksis kaj dum pli ol 100 jaroj la lingvon subpremis. En 1899 fondiĝis por konservo de la lingvo Yn Cheshaght Ghailckagh (la manks-gaela asocio). La lingvon parolis kiel gepatran lingvon nur kelkaj homoj en la 1930-aj jaroj. Ili klopodis trovi ankoraŭ homojn, kiuj parolas la lingvon, sed ties nombro estis en 1946 nur 20 personoj. En la 1950-aj jaroj komencis surbendigi la asocio la originan elparolon, lingvon. La lasta gepatra parolanto de la lingvo Ned Maddrel mortis en 1974.

Parolantoj

Dumtempe la nombro de parolantoj kreskis ĝis kelkaj centoj. La personoj, kiuj parolis la lingvon kiel duan lingvon, estis en 1991 jam 634 el ĉirkaŭ 80.000 loĝantoj.

Ekzistas provoj revivigi la lingvon, tiel ekzistas la eblo ekde 1992 por ĉiu lernanto, lerni la manksan lingvon kiel duan lingvon. Jam en la unua jaro vizitis la kursojn 1.400 lernantoj.

Nun ekzistas eĉ personoj, kiuj parolas la manksan, kiel la anglan, denaske. La plej aĝa el ili estis en la jaro 2005 14-jara.

Brian Stowell, unu el la plej gravaj korifeoj en la moderna movado por la revivigo de la manksa lingvo
Multaj lokoj prezentas dulingvajn ŝildojn. Notu la konsonantan ŝanĝon de Doolish (Douglas) al Ghoolish.

La manksa kiel skribita lingvo

La plej malnovaj skribatestaĵoj de la lingvo venas el la 17-a jarcento. Literaturo apenaŭ ekzistas, karakterizaj estas la baladoj kaj la Christmas Carol; kristnask-nokta kanto.

Vort-trezoro

Ŝlosilo:

ManksaEsperantoPlej proksima irlanda aŭ
skotgaela varianto
Moghrey mieBonan matenonMaidin mhath (Skot)
Fastyr mieBonan vesperonFeasgair math (Skot)
Slane lhiat (singulara), Slane lhiu (plurala)Ĝis revidoSlán leat (sing.), Slán libh (plur.) (Irl)
Gura mie aydDankonGo raibh maith agat (Irl)
baateyboatobata (Skot.)
barroosebusobus
blaafloroblath
booabovo(Irl)
cabbylĉevalocapall
cashtalkastelocaisleán (Irl)
cregrokocreag (Skot.)
eeastfiŝoiasc (Irl.)
ellaninsuloeileann (Skot.)
gleashtanaŭtogluaisteán (Irl.)
kaytkatocat (Irl.)
moddeyhundomadra
shapvendejosiopa (Irl.)
thiedomotaigh (Skot.)
ushagbirdouiseag=alaŭdo (Skot.)
jeesparodís (Irl.)

Nombroj

ManksaEsperantoPlej proksima irlanda aŭ
skotgaela varianto
naneunuaon
daadudha (Skot.)
treetritrí
kiarekvarceathair (Irl.)
queigkvincuig (Irl.)
sheyses(Irl.)
shiaghtsepseacht (Irl.)
hoghtokocht (Irl.)
nuynaŭnaoi (Irl.)
jeihdekdeich (Irl.)
nane jeigdekunuaon déag (Irl.)
daa yeigdekdudhá dhéag (Irl.)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.