Manipuro | |
---|---|
Origina nomo | manipure মনিপুর |
| |
ŝtato de Barato | |
Administrado | |
Estas parto de | Barato |
Administra centro | Imfalo (235.000 loĝantoj) |
Politiko | |
Estro | Nongthombam Biren Singh (ekde ) |
Demografio | |
Oficialaj lingvoj | manipura, angla (oficialaj lingvoj); krome la nepala lingvo, la biŝnuprija manipura, la lingvoj Thado, Tangkhul, Kabui, Paite, Hmar, Vaiphei, Liangmei kaj multaj pliaj lingvoj de la tibetobirma lingvaro |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 2 721 756 |
Loĝdenso | 122 loĝ./km² |
Geografio | |
Areo | 22 327 km² (2 232 700 ha) |
Manipuro sur la mapo de Barato | |
Geografia situo | 24° 48′ 36″ N, 93° 56′ 24″ O (mapo)24.8193.94Koordinatoj: 24° 48′ 36″ N, 93° 56′ 24″ O (mapo) [+] |
Hor-zono | UTC+05:30 [+] |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | IN-MN |
Eksteraj paĝoj | |
manipur.gov.in [+] | |
La kategorio en la Komunejo | Manipuro [+] |
Pliaj informoj | |
Religioj | hinduismo (46,0 %), kristanismo (34,0 %), lokaj religioj (10,9 %), islamo (8,8 %), aliaj |
Manipuro (manipure মনিপুর) estas federacia subŝtato de Barato kun areo de 22 327 km². Dum la jaro 2001 ĝi havis 2.388.634 loĝantojn. La ĉefurbo de Manipuro estas Imfalo. Ĉefaj kaj oficialaj lingvoj estas la manipura kaj angla lingvoj.
Geografio
Manipuro norde kaj okcidente limas al la barataj federaciaj ŝtatoj Nagalando, Asamo kaj Mizoramo, kaj oriente limas al la najbara lando Mjanmao.
La lando estas karakterizita per tri paralelaj montoĉenoj, kiuj en la nordo atingas altecon de 2500 metroj. Pluraj riveroj akvigas la regionon: el ili aparte menciindas la riveroj Nam Kathe kaj Barak.
Ekzistas minejoj pri karbo kaj erco, salo estas izolita el la akvo de varmegaj salakvaj fontoj. Elefantoj, tigroj, leobartoj, ursoj, cervoj, bubaloj, simioj kaj gigantaj serpentoj hejmas en la teritorio.
La klimato pro la relative alta situo de la ŝtato estas modera.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Kelkaj bildaj impresoj
|