Manifesto de la Sennaciistoj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Eŭgeno Lanti | |
Eldonjaro | 1931 | |
Urbo | Novjorko | |
Eldoninto | SAT | |
Paĝoj | 31 | |
La Manifesto de la Sennaciistoj estas politika eseo verkita de Eŭgeno Lanti en la jaro 1931, en kiu li pli detale skizas la nocion "sennaciismo", jam uzita dum deko da jaroj en Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kaj kontraŭmetas ĝin al la tiam triumfanta soveta internaciismo.
Diversaj eldonoj
La unua eldono aperis anonime, 1931, en Novjorko, kaj la libro estas reeldonita de SAT, kun diversaj aldonaj dokumentoj pri la temo, en 1953 kaj 1971. La libro estas rete eldonita en 2000.
Recenzo
|
|
Tradukoj
- Franca eldono (tradukis Avid k Varingjen) aperis en 1935 ĉe Editions Anationalistes, Parizo, kun antaŭparolo de L. Barbedette, kaj estis reeldonita de SAT-Amikaro en 1971, kun antaŭparolo de Lucien Bannier kaj Norbert Barthelmess.
- Angla eldono (tradukis Howard Stay) aperis ĉe B. Roberts, Whitefield-Manchester, en 1937.
- Hispana eldono (tradukis Duktil) aperis en 1941, en Bonaero.
- Japana eldono (tradukis TANI Hiroyuki) aperis rete en 2006
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Manifesto de la Sennaciistoj kaj dokumentoj pri sennaciismo en Vikifontaro
- Reta versio de la Manifesto
- diskuto pri la verko en Sennaciulo
- Komentoj kaj opinioj de legantoj
- Katalogo de Biblioteko Hippolyte Sebert
- Katalogo de CDELI
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto
- Katalogo de Universitato de Amsterdamo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.