Manfred Retzlaff | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de novembro 1938 |
Morto | 1-an de junio 2018 (79-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Manfred RETZLAFF (naskiĝis la 4-an de novembro 1938, mortis la 1-an de junio 2018) estis germana esperantisto, kiu konatiĝis kiel tradukinto de germana poezio. En Esperanto li nomas sin ankaŭ Manfredo Ratislavo.
Li estis diplomita inĝeniero kaj laboris ĝis sia pensiiĝo ĉe la Germana Fervojo.
Li esperantistiĝis ĉ. la jaro 1972 kaj tradukis ekde 1976 pli ol 400 poemojn kaj kantojn al Esperanto, el kiuj kelkaj aperis en diversaj Esperanto-gazetoj aŭ kantaroj (ekz. en ADORU). La plej multajn el ili li aperigis ankaŭ en sia retejo "poezio.net".
Eksteraj ligiloj
- poezio.net (Retejo de Manfred Retzlaff pri tradukitaj poemoj)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.