Manfred Bieler | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de julio 1934 en Zerbst | ||||
Morto | 23-an de aprilo 2002 (67-jaraĝa) en Munkeno | ||||
Tombo | Obermenzing cemetery vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio • Germana Demokratia Respubliko • Ĉeĥoslovakio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | scenaristo • verkisto • dramaturgo vd | ||||
Laborkampo | literaturo • radiodramo • radio writing • television production • television screenwriting • kina scenverkado vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Manfred BIELER (naskiĝinta la 3-an de julio 1934 en Zerbst, mortinta la 23-an de aprilo 2002 en Munkeno) estis germana verkisto kaj aŭtoro de radiaj kaj televidaj dramoj.
Vivo
Bieler frekventis lernejojn en Zerbst kaj Aš kaj pasigis la abiturientan ekzamenon en 1952 ĉe Philanthropinum en Dessau. Inter 1952-56 li studis germanistikon ĉe la Humboldt-Universitato de Berlino kaj iĝis diplomita filologo. En 1955 lia rakonto Der Vogelherd estis honorita per premio dum la 5-aj Mondaj festtagoj de la junuloj kaj studentoj en Varsovio.
Li deĵoris en 1956/57 kiel scienca helpisto de la orientgermana ligo de verkistoj (DSV). Je la fino de junio 1956 li engaĝiĝis publike pri plio da kultura libereco okaze de la 2-a Kongreso de junaj artistoj en Chemnitz kune kun Heinz Kahlau, Manfred Streubel kaj Jens Gerlach; krome korektatu ideologiaj eraroj. En la aŭtuno de 1956 Bieler ekaktivadis en rondo nomita "Donnerstagskreis" kiun la kaŝpolico Stasi kromnomis "Germana Petőfi-klubo". Denunco de Bieler faritis en la 25-a de oktobro 1957 en la komunisma organo Neues Deutschland fare de H. Rodenberg en konekto kun Ernst Bloch kaj Hans Mayer. Bieler devis forlasi DSV kaj iĝis liberprofesiulo. Li ekvojaĝis eksterlanden kaj venis sur fiŝkaptada ŝipo nomita "Bertold Brecht" ĝis Novlando. Inter 1964-67 li estis membro de PEN-centro Ost und West.
En ekziloj ĉeha kaj okcidenta
Li edzinigis ĉeĥinon en 1965 kaj transloĝiĝis en Pragon. En 1965 publikigis li la teatraĵon Zaza por la teatro Volksbühne Berlin, kio fare de la GDR-politiko tre kritikitis. Li krome estis devigita redoni partan ŝtatan porartistan antaŭpagon. En novembro 1965 oni malpermesis lian filmon (produktita de DEFA) Das Kaninchen bin ich (reĝisoro: Kurt Maetzig, scenario) al kiu Bieler mem verkis la scenarion laŭ la romano Maria Morzeck oder Das Kaninchen bin ich. Premiero ne okazis antaŭ aŭtuno 1989; la romano mem aperis jam en 1969 en Munkeno.
Horst Sindermann misfamigis poste kvazaŭ la tutan sistemkritiketan DEFA-filmaron kiel"'kuniklofilmojn". Bieler iĝis ĉeĥoslovaka ŝtatano en 1967 kaj ano de la Studenta asocio de Ĉeĥoslovakio. En aŭgusto 1968, post la okupo de la lando fare de trupoj de la Varsovia pakto Bieler iris en Okcidentan Germanion.
La ĉeĥa eldono de Kaninchen tuj malpermesitis kiel ankaŭ la prezento de lia teatraĵo Zaza ĉe la praga nacia teatrejo. En 1969 li iĝis gastdocento ĉe la universitato en Teksaso kaj ricevis la Premion Andreas Gryphius. En 1971 li iĝis ŝtatano de la Federacia Respubliko de Germanio kaj en 1973 membro de la Bavaria Akademio. En 1977 oni aljuĝis al li la Premion Jakob Kaiser.
Verkoj (elekto)
- Der Schuß auf die Kanzel. Berlin 1958
- Bonifaz oder Der Matrose in der Flasche. Berlin 1963
- Die Person. Mit Materialien zusammengestellt von Gerold Meyer. Stuttgart 1970
- Der Mädchenkrieg. München 1975
- Der Kanal. München 1978; Naida. Gesammelte Erz. Hamburg 1991
Eksteraj ligiloj
- Biografio
- Informoj pri Manfred Bieler en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)