![](../I/Manju_001.jpg.webp)
La manĵuo[1] aŭ manĝuo[2] (japane
Priskribo
La manĵuo estas malgranda, ronda, tipe blanka kuketo el faruno, vaporkuirita. La farĉaĵo en la manĵuo estas ordinare anno de azukio; la anno estas kovrita de pasto el faruno, akvo, sukero kaj amelo, kaj poste vaporkuirita.
La manĵuo estas ordinare manĝata malvarme kun teo. Tradicie, japanoj ne manĝas deserton fine de manĝado; ili preferas kuketojn dum la posttagmezo.
Variaĵoj
Ekzistas diversaj variaĵoj de la manĵuo.
- Rostita manĵuo (japane
焼 饅 頭 , yaki-manjū): tia manĵuo estas rostita en forno, ne vaporkuirita, kaj estis inventita post la Mejĝi-reformo; kelkaj specoj estas pli eŭropeca. - Akvomanĵuo (japane
水 饅 頭 , mizu-manjū): tia manĵuo estas mergita en malvarma glacia akvo kaj manĝata dum somero. - Tempurmanĵuo (japane
揚 げ饅 頭 , age-manjū): tia manĵuo estas kovrita per tempura pastaĵo kaj fritita. - Misomanĵuo (japane
味 噌 饅 頭 , miso-manjū): tia manĵuo estas farĉita per misoo kun anno. - Sakemanĵuo (japane
酒 饅 頭 , sake-manjū): tia manĵuo estas farita per pastaĵo, kiu estas fermentita per sakea gisto.
- Rostitaj manĵuoj kun siropo
- Akvomanĵuoj
- Tempurmanĵuoj
- Misomanĵuo
Historio kaj etimologio
La japana vorto manjū
La origino de manĵuo en Japanio estas ne pli frua ol la 13-a jarcento. Ekzistas du teorioj, ambaŭ pri bikŝuoj studintaj mahajanon en Ĉinio. Laŭ la unu teorio, en 1341, la
bikŝuo Rjusan Tokuken (japane
Origine, en Ĉinio oni tipe farĉas la vaporkuiritajn bulkojn per viando. Tamen, pro la tiama leĝe deviga vegetarismo en Japanio kaj pro budhismaj doktrinoj, la viandaj farĉaĵoj anstataŭiĝis per legomoj kaj aliaj plantaĵoj. Post jarcentoj, la dolĉa formo de manĵuo, farĉita per anno, iĝis plej ofta.
Referencoj
- ↑ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: manĵu/o
- ↑ Japana-Esperanta Vortaro (JEI, 1998)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- 広高 正昭 (2007-10-25). Manĵuo kun azukia anno (esperante). Akvosfero.