Manĝejoj en Tjumeno estas la tuto de kafejoj, restoracioj, rapidmanĝejoj kaj manĝobudoj en la urbo Tjumeno (Rusio).
Ĝenerala bildo
Tjumeno havas tre evoluintan manĝejan infrastrukturon, reprezentantan ĉiujn tipojn kaj nivelojn de manĝejoj.
La 1-an de januaro 2019 en la urbo funkciis 1 991 manĝejoj, kiuj sume havis 88 197 sidlokojn[1].
№ | Tipo de manĝejoj | Nombro | Sidlokoj |
---|---|---|---|
01 | Restoracioj | 159 | 17 441 |
02 | Drinkejoj | 304 | 7 461 |
03 | Kafejoj | 526 | 23 601 |
04 | Kafo-trinkejoj | 122 | 2 316 |
05 | Rapidmanĝejoj | 170 | 5 311 |
06 | Liveraj manĝejoj | 91 | — |
07 | Malfermaj kantinoj | 56 | 2 458 |
08 | Fermaj kantinoj | 237 | 26 289 |
09 | Malfermaj bufedoj | 257 | 1 627 |
10 | Fermaj bufedoj | 69 | 1 693 |
Sume | 1 991 | 88 197 | |
La plej fama estas la loka restoracia reto Maxim (ruse Максим), fondita en 1992 de Larisa Nevidajlo, eksa kelnerino[2] kaj nun ombudsmano de Tjumena provinco pri protekto de la rajtoj de la komercistoj[3]. Ĝi havas plurajn restoraciojn, kafejojn, dolĉaĵejojn, burgerejon kaj estas aprezata de kuirartaj kritikistoj. Ĉiuj manĝejoj de la reto havas anglalingvajn menuojn.
En la urbaj manĝejoj dominas la eŭropa kuirarto (speciale popularas tiu itala), tre popularas la kartvela kuirarto[4], gravan rolon ludas la japana kaj uzbeka kuirartoj. Haveblas manĝejoj, proponantaj ankaŭ pladojn de aliaj etnaj kuirartoj: la rusa, ukraina, germana, hispana, ĉeĥa, armena, azera, burjatan, ktp. Haveblas halalaj manĝejoj, speciale apud la placo de Unueco kaj Konsento, ĉe kiu troviĝas la Centra merkato. Funkcias gejaj drinkejoj, kiuj tamen ofte fermiĝas, do prefere serĉeblas per Foursquare aŭ similaj retejoj.
Serĉi kaj elekti manĝejojn oni povas per aplikaĵoj kaj ret-servoj kiel Google Maps, Yandex Mapoj aŭ 2GIS, uzante plurajn filtrilojn: laborhoroj, averaĝa pago, tipo de kuirarto, loko en rangolisto surbaze de konsumantaj pritaksoj, ktp. Eblas mendi liveradon per la servo Yandex Manĝaĵoj.
Plejparte manĝejoj troviĝas en la unuaj etaĝoj de domoj, foje en apartaj konstruaĵoj. Iuj havas proprajn parkumejojn. En ĉiu aĉetcentro haveblas manĝokorto kaj ankaŭ kafejoj kaj restoracioj lokitaj ekster ĝi. La plej saturita je manĝejoj kvartalo estas limigita je stratoj Ĥoĥrjakov, Vodoprovodnaja kaj Ĉeljuskincev. Menuoj en la angla ege maloftas, tiuj en aliaj lingvoj ne haveblas. Fumado estas strikte malpermesita. Normala trinkmono estas ĝis 10% de la pago.
Manĝejoj ofte aperas, ŝanĝas siajn nomojn kaj dezajnon, kaj malaperas, do en la artikolo estas menciataj nur la plej longdaŭraj kaj popularaj el ili, okupantaj superajn poziciojn en loka rangolisto de TripAdvisor. Speciale atentataj estas la internaciaj manĝoretoj.
Rapidmanĝeoj
En la urbo funkcias rapidmanĝejoj de ĉiuj grandaj manĝoretoj, ĉu internaciaj kiel McDonald's, Burger King, Starbucks, KFC, Sbarro, Cinnabon, Subway aŭ la rusiaj kiel Black Star Burger, Tesla Burger. Krome haveblas abundo da lokaj manĝejoj, foje apartenaj al malpli konataj rusiaj retoj. Dum lastaj jaroj populariĝis ŝavarmejoj kaj kafo-budoj, kiuj aperis surstrate kaj en pluraj oficejaroj kaj aĉetcentroj.
McDonald's / Vkusno i toĉka
McDonald's
McDonald's venis al Tjumeno kadre de kontrakto, subskribita en 2005 inter la registaro de Tjumena provinco kaj la kompanio laŭ iniciato de la tiama guberniestro Sergej Sobjanin. Origine oni planis malfermi du manĝejojn: en Kolora bulvardo kaj sur la placo de la 400-jariĝo de Tjumeno, sed post grumblado de urbanoj la aŭtoritatoj decidis, ke rapidmanĝejo estas malkonvena najbaro al la konstruata surplace pompa teatro, do malaprobis tiun varianton. Konstruado de la manĝejo en Kolora bulvardo komenciĝis en 2007[5].
La unua McDonald's aperis en Kolora bulvardo (strato Lenin, N 54) la 16-an de februaro 2008. Ĝi estis konstruita surloke de publika necesejo (delonge malaperinta) kaj havas areon 300 m², 160 sidlokojn[6]. Tio estis la plej orienta McDonald's en Rusio[7]. La manĝejo havas du enirejojn (de la okcidenta kaj suda flankoj) kaj giĉeton por transdonado de forporteblaj mendoj (ĉe la norda flanko). Parkumejo apud ĝi estas tre eta, enspaciganta nur kelkajn aŭtojn. La halo funkcias de la 6-a matene ĝis la 1-a nokte, la giĉeto funkcias tagonokte.
Rimarkindas ke ĝia M-simbolo aspektas iom strange — ambaŭflanke de la konstruaĵo staras po unu duono de la litero. Laŭ ideo de la dezajnistoj en rigardo ili devis surmetiĝi unu sur alian tiel ke preteriranto vidu la literon, formitan el du duonoj, starantaj ĉe kontraŭaj flankoj de la manĝejo. Tamen la konstruaĵo staras tro proksime al strato Lenin, pro kio mankas distanco necesa por tia perspektivo, do la dezajnista ideo fiaskis.
La 28-an de oktobro 2017 en strato Maurice Thorez, N 4, 50 m for de strato Respubliko, malfermiĝis la dua manĝejo de tiu ĉi reto[8]. Ĝi estas duetaĝa, funkcias de la 7-a matene ĝis la 12-a nokte. Haveblas giĉeto por vendado de forporteblaj manĝoj kaj malgranda parkumejo. Funkcias servo Auto-Mac, ebliganta aĉeti manĝaĵojn sen eliri la aŭton[9]. En la unua etaĝo funkcias kasoj kaj akcepteblas mendoj, en la dua troviĝas manĝohalo, infanludejo kaj McCafé[10]. En aŭgusto 2018 ĝi estis fermita pro rompo de sanitaraj reguloj, kion la firmao kontestis en juĝejo[11].
Post malfermo de la unua manĝejo en 2008, la kompanio anoncis planojn malfermi du pliajn manĝejojn — Auto-Mac ĉe kruciĝo de stratoj Melnikaite kaj Fedjuninskij (ŝoseo ĉirkaŭ la urbo) kaj McCafé aliloke[7]. En junio 2019 aperis onidiroj pri konstruado de la tria McDonald's, ĉe kruciĝo de stratoj Permjakov kaj Fedjuninskij, surloke de likvidota aŭtobazaro[12]. La 10-an de septembro 2020 ĝi malfermiĝis[13]. La 31-an de decembro 2020 en la aĉetcentro Solneĉnij ekfunkciis la kvara McDonald's en Tjumeno[14]. Printempe 2022 estis pretigita por malfermo la kvina manĝejo en kvartalo Respubliko ĉe la samnoma strato, sed ĝia malfermo estis prokrastita pro foriro de McDonald's el Rusio[15].
Vkusno i toĉka
Malgraŭ deklaro de McDonald's pri foriro el Rusio kaj fermo de ĉiuj manĝejoj pro la milito en Ukrainio, en Tjumeno ĉiuj manĝejoj funkciis ĝis la 10-a de junio 2022, kiam ili estis provizore fermitaj por redezajnado. La 20-an de junio la unua manĝejo en strato Lenin malfermiĝis denove sub la nomo Vkusno i toĉka[16][17].
Burger King
La unua Burger King malfermiĝis en la aĉetcentro Kristall la 26-an de decembro 2013[18]. En oktobro 2019 en la urbo funkcis jam 10 manĝejoj de tiu ĉi reto, plejparte en aĉetcentroj — al Kristall aldoniĝis Goodwin, Favorit, Kolumb, Solneĉnij, O`Key, Ostrov, Tyumen City Mall.
KFC
La unua manĝejo de KFC malfermiĝis en Kolora bulvardo en februaro 2006. Sekvis manĝejo en la aĉetcentro Zeljonij Bereg, malfermita la 3-an de novembro 2006[19]. La 17-an de aŭgusto 2013 en la aĉetcentro CUM malfermiĝis la plej granda manĝejo de tiu ĉi reto en la urbo[20]. Ĝia enirejo troviĝas ĉe la norda flanko, direktita al placo de Unueco kaj Konsento. La restoracio estas duetaĝa, havas areon 118 m² kaj kapaciton je 100 sidlokoj. Oni anoncis planon malfermi ok pliajn manĝejojn tiel ke ilia nombro en la urbo superu 10[21].
En 2014 aperis la manĝejo en la aĉetcentro Magellan[22], en junio 2019 — en la aĉetcentro Juĵnij[23]. En oktobro 2019 en la urbo funkciis 9 manĝejoj, inkluzive en la aĉetcentroj Voyage, Kolumb, Solneĉnij, Matrica.
Subway
La fama rapidmanĝa reto havas en la urbo naŭ manĝejojn, kiu lokiĝas en la fervoja stacidomo, la aĉetcentroj Tyumen City Mall kaj Voyage, kaj aliaj lokoj. La unua manĝejo malfermiĝis en 2006 en strato La 8-a de Marto, sed baldaŭ fermiĝis[24]. Ĝi revenis en 2012 kaj jam ne plu foriris[25].
Tesla Burger
Ekde 2018 malfermiĝis kvar manĝejoj de la manĝoreto Tesla Burger, du el kiuj lokiĝis en strato Respubliko (N 48 kaj 137) kaj aliaj en aĉetcentroj (Solneĉnij kaj Tyumen City Mall). Rimarkindas, ke ejon en strato Respubliko N 137 deziris lui McDonald's, sed malgajnis en la intertrakto. Nomo de la rapidmanĝejoj aludas al la serba fizikisto kaj inventisto Nikola Tesla, ĉar ĝia posedanto Vladislav Đurović estas serbo, kiu loĝas en Tjumeno kaj komencis sian komercon en 2013 per liverado de serbaj burgeroj, kiel li nomas siajn pladojn[26].
Black Star Burger
La unua kaj sola manĝejo de tiu ĉi rusia ĉeno, establita la 16-an de septembro 2016[27], malfermiĝis la 6-an de junio 2019 (kvankam origine oni planis fari tion en majo 2017[28] en strato Lenin, N 46a. Por la malfermo al Tjumeno venis la fama rusia repisto Timati, kiu estas kunfondito de la firmao. Parto de Kolora bulvardo apud la cirko estis blokita, sur scenejo amuzis la publikon muzikistoj kaj dancistoj, kaj fine Timati disdonis mil ĵus kuiritajn burgerojn. Tio kaŭzis grandan hompremiĝon, sekve de kio du junulinoj estis venigitaj al ambulanco pro ŝoko kaj sufokiĝo[29][30].
Malsata Makso
En la enaviadiliĝa zono de la flughaveno Dmitrij Mendelejev (Roŝĉino) funkcias burgerejo "Malsata Makso" (ruse Голодный Макс, Golodnij Maks), kiu estas parto de la loka restoracia reto Maxim[31].
Kafejoj
Kafejoj estas la plej multnombra speco da manĝejoj en Tjumeno. Preskaŭ ĉiuj kafejoj proponas komercan lunĉon (ruse бизнес-ланч) de la 12-a ĝis la 3-a tage, kiam eblas mendi rapide kuireblajn pladojn el aparta menuo kontraŭ rabatita prezo.
Cinnabon
En la urbo funkcias du kafejoj de tiu ĉi reto: en la aĉetcentroj Kristall kaj Tyumen City Mall.
Van Gogi
La kafejo Van Gogi (ruse Ван Гоги) de la reto Maxim troviĝas en strato Respubliko, N 34. Ĝia nomo aludas samtempe al la fama pentristo Vincent van Gogh kaj mallonga formo de la populara kartvela vira nomo Gogi (kartvele გოგი), kies plena formo estas Georgo. Tiu manĝejo prezentas pladojn de la kartvela kuirarto. Ĝis enspacigas ĝis 70 homojn kaj funkcias de la 12-a tage ĝis la 12-a nokte[32].
Origine en tiu ejo funkciis la restoracio Mozart de la sama reto, sed post la ekonomia krizo de 2008 oni transformis ĝin je la malpli luksa restoracio Izbrannoje (ruse Избранное; Elektitaĵo), kiu prezentis menuon de ĉiuj restoracioj de la reto. En 2019 ĝi estis transformita je tapo-kafejo Máximo, kiu proponis pladojn de la hispana kuirarto[33]. En majo 2020 ĝin anstataŭis la kafejo Van Gogi, kiu antaŭe sidis en domo N 26 en la sama strato[34].
Brasserie
La kafejo Brasserie de la reto Maxim troviĝas en strato Respubliko, N 142, ĉe la orienta parto de la Tjumena teknoparko. Ĝi konsistas el unu halo je 60 sidlokoj. La menuo proponas pladojn de la eŭropa kaj japana kuirartoj. Ĝi funkcias tagonokte, apude haveblas subĉiela parkumejo por kelkdek aŭtoj, kutime plene okupita en labortagoj[35].
MaksiM
La unua kafo-trinkejo MaksiM (ruse МаксиМ) de la reto Maxim malfermiĝis en strato Respubliko, N 24 (la enirejo situas ĉe strato Semakov) en 2002. Ĝi konsistas el unu malgranda halo, al kiu en varma sezono aldoniĝas surstrata verando. Ĝi proponas kafon, teon, dolĉaĵojn, glaciaĵon kaj leĝerajn pladojn de la 8-a matene ĝis la 11-a vespere. En oktobro 2019 funkciis jam ses samnomaj kafo-trinkejoj, unu el kiuj troviĝas en la enaviadiliĝa halo de la flughaveno (funkcias tagonokte), alia en la aĉetcentro Voyage kaj tri aliaj en diversaj ejoj tra la urbo[36]. Tra la urbo funkcias ankaŭ ses samnomaj dolĉaĵejoj, la unua estis malfermita en 2005[37].
Drinkejoj
La drinkeja kulturo estas relative nova por Rusio, tamen rapide disvastiĝis. Plejparto de la drinkejoj klopodas elstariĝi per originala interiero kaj foje eksteriero. Tiel apud la drinkejo Selsovet en strato Friedrich Schiller staras du traktoroj.
Granny`s Bar
La drinkejo situanta en strato Melnikaite, N 98, estis malfermita en 2012 de la profesia drinkisto Nikolaj Babincev kaj en 2014 estis agnoskita la plej bona drinkejo en Rusio kadre de la drinkeja konkurso MBS CUP[38]. Ĝi funkcias de la 12-a tage ĝis la 1-a nokte, vendrede kaj sabate ĝis la 4-a matene.
Rusta Avo
La drinkejo "Rusta Avo" (ruse Ржавый дед, Rĵavij Ded) malfermita de la posedanto de Granny`s Bar la 21-an de novembro 2014, estas dezajnita en la etoso de vaporpunko[38][39]. La drinkejo troviĝas en strato Ĥoĥrjakov, N 47 kaj funkcias de la 12-a tage ĝis la 1-a nokte, vendrede kaj sabate ĝis la 4-a matene. En novembro 2017 16 gastoj infektiĝis je salmonelozo, kio kaŭzis grandan skandalon kaj enketadon. La direktoro publike pardonpetis kaj promesis rekompencojn al la malsaniĝintoj[40].
Restoracioj
Restoracioj en la urbo abundas kaj ofte ŝanĝas siajn nomojn kaj posedantojn. Plejparto da ili troviĝas en la urbocentro, iuj en aĉetcentroj.
Pozidono
La restoracio Posejdon (ruse Посейдон; Pozidono) malfermiĝis la 25-an de junio 2002 en strato Lunaĉarskij N 47. Tio estas la plej malnova el la plu funkciantaj restoracioj de la reto. Ĝi konsistas el tri haloj, kapablaj enspacigi: du po 20 kaj unu — 12 gastojn. La restoracio, kiel aludas ĝia titolo, specialiĝas pri maraj manĝaĵoj — la unua kaj sola en la urbo[41]. Ĝi funkcias de la 11-a matene ĝis la 1-a nokte.
Ĉumo
La restoracio Ĉum (ruse Чум; Ĉumo) malfermiĝis la 15-an de junio 2007 en strato Maligin, N 59. Tio estas la sola en la urbo restoracio de norda kuirarto, kie eblas mendi pladojn el siberiaj fiŝoj kaj bestoj, inkluzive tiujn sovaĝajn. La interiero estas aranĝita helpe de etnografoj, kiuj alportis el norda parto de Tjumena provinco aŭtentikajn aĵojn, uzatajn en la tradicia vivo de la ĥantoj, mansoj kaj nenecoj. Sur muroj pendas remburitaj kapoj de alko, apro kaj aliaj bestoj. La restoracio proponas fiŝrabotaĵon, memfaritajn alkoholaĵojn el siberiaj beroj kaj herboj, kaj aliajn unikaĵojn. La kelnerinoj estas vestitaj en roboj similaj al tiuj de la ĥantoj kaj mansoj. Haveblas eta ĉumo, enspaciganta 6 ĝis 7 homojn. Vespere ofte kantas bardoj, ĉefe kantojn de geologoj kaj vojaĝantoj, dediĉitaj al vagado tra Siberio, amikeco ktp. La restoracio havas 25 sidlokojn, kiuj kutime estas okupitaj, speciale vespere kaj en semajnfinoj, do preferindas antaŭmendo. La restoracio estis plurfoje premiita kaj laŭdita de restoraciaj kritikistoj[42]. Ĝi funkcias de la 11-a matene ĝis la 2-a nokte.
Maksimiĉ
La restoracio Maksimiĉ (ruse Максимыч) de la reto Maxim malfermiĝis la 1-an de aŭgusto 2008 en strato 50 Let Oktjabrja N 52. Tio estas duetaĝa ligna domo, speciale konstruita tiucele inter naŭetaĝaj loĝdomoj. Ĝiaj tradicia arkitekturo kaj nomo, kiu estas amikeca voknomo, derivanta de la patronomo (filo de Maksim), aludas al specialaĵo de la restoracio — la tradicia rusa kuirarto.
La unua etaĝo enhavas senvestejon, akceptejon kaj halon por 70 sidlokoj, kie okazas bankedoj kaj semajnfine — porinfanaj aranĝoj. En la dua etaĝo haveblas ses kabinoj, kiuj laŭplaĉe apartigeblas per kurtenoj. Krome ekzistas turo en la tria etaĝo, tute aparta de ĉiuj aliaj ejoj kaj enspaciganta 6 ĝis 7 homojn. Ĝi estas mendenda kaj pagenda aparte[43].
La kelneroj estas vestitaj en tradiciaj rusaj vestoj kaj alparolas la gastojn en modifita lingvaĵo, bazita sur malnovrusaj parolturnoj. Same stilizita estas la menuo, kie nomoj de la pladoj kaj iliaj priskriboj estas malnovstilaj. Ankaŭ la prezoj estas inditaj en kopekoj, kvankam reale temas pri rubloj. Ĝi funkcias de la 12-a matene ĝis la 2-a nokte.
Maska
La restoracio Maska (ruse Маска; Masko) de la reto Maxim troviĝas en la drama teatro, malfermita en 2008 sur placo de la 400-jariĝo de Tjumeno. Tio estas bankeda restoracio, kapabla enspacigi ĝis 120 homojn kaj 8 homojn en VIP-loĝio[44].
Hasi House
La restoracio Hasi House de la reto Maxim, malfermita en 2008, provizore troviĝas en la drama teatro kaj ne havas propran halon, proponante pladojn nur por forportado (eblas preni ilin memstare aŭ mendi liveradon). Ĝi estas konsiderata la plej altkvalita restoracio de la japana kuirarto en la urbo[45].
Feliĉo
La restoracio Feliĉo (ruse Счастье; Ŝĉastje) malfermiĝis en marto 2014 en la ejo, kie antaŭe funkciis la restoracio Globo (ruse Шар, Ŝar). Ĝi troviĝas en granda vitra globo, kiu estas parto de la 10-etaĝa plurfunkcia komplekso Kalinka, situanta en strato Respubliko, N 65. La komplekso "Kalinka" malfermiĝis la 30-an de julio 2011[46] kaj estis posedaĵo de loka komercisto Pavel Mitrofanov, eksa vic-guberniestro de Sergej Sobjanin. Li kverelis kontraŭ konstrua firmao, prokrastinta konstruadon de tiu ĉi centro. Sed la firmao havis aŭspiciantojn el altranguloj de FSB, do baldaŭ estis akuzita pri pluraj krimoj kaj fraŭdoj, kaj fine fuĝis el Rusio, vendinte ĉiujn siajn havaĵojn, inkluzive tiun ĉi konstruaĵon[47] [48][49].
La restoracio troviĝas en la dua etaĝo, havas apartan enirejon ĉe la orienta flanko de la konstruaĵo kaj konsistas el tri haloj. En la centra halo haveblas drinkostablo, malferma braĝujo, scenejo, dancejo kaj infanludejo super kiu pendas ekrano, ebliganta al la gepatroj vidi kiel ludas iliaj infanoj. La kamena halo estas malgranda kaj havas divanojn, povas enspacigi ĝis 20-25 gastojn. La plej originala halo troviĝas en la menciita vitra globo, el kiu oni povas observi la ĉefan urbostraton Respublikon. La tabloj staras laŭlonge de la vitraj muroj, centre de la halo situas drinkostablo. La restoracio specialiĝas pri la kartvela kuirarto. Haveblas subĉiela parkumejo[50].
Kaco
La restoracio Kaco (ruse Кацо), kies nomo en la kartvela signifas "plej granda amiko", famas per siaj pladoj de la kartvela kuirarto. La unua restoracio kun tia nomo malfermiĝis en 2012 en strato Respubliko, N 143/2. Ĝi troviĝas en la unua etaĝo de oficejaro, havas apartan enirejon kaj konsistas el du haloj, dezajnitaj en la kartvela stilo. Ĝi famas kiel la unua kartvela restoracio en la urbo[51]. Poste aperis tri samnomaj restoracioj, kiuj havas alian posedanton kaj sidas en la aĉetcentroj Voyage, Goodwin kaj Kristall. Ĉiuj ĉi restoracioj estas ege popularaj kaj en furortempo (vespere kaj semajnfine) rekomendindas antaŭmendi la lokon.
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ Статистические данные развития потребительского рынка: Торговля (ruse). La administracio de Tjumeno (2019). Arkivita el la originalo je 2019-04-01. Alirita 2019-10-12.
- ↑ О компании (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2023-10-01. Alirita 2019-10-13.
- ↑ Лариса Кирилловна Невидайло (ruse). La ombudsmano de Tjumena provinco pri protekto de la rajtoj de la komercistoj. Arkivita el la originalo je 2021-10-19. Alirita 2019-10-15.
- ↑ Украина поменяла Сибири диету (ruse). Ura.ru (2014-03-25). Arkivita el la originalo je 2023-04-15.
- ↑ Мечта Собянина обошлась мировой корпорации в $1,5 млн. (ruse). Federal Press (2008-02-18). Arkivita el la originalo je 2019-10-12. Alirita 2019-10-12.
- ↑ В Тюмени открылся "Макдоналдс" (ruse). Regnum (2008-02-18). Arkivita el la originalo je 2019-10-12. Alirita 2019-10-12.
- 1 2 Макдоналдс готов открыть еще два ресторана в Тюмени (ruse) (2008-03-05). Alirita 2019-10-12.
- ↑ Юлия Мальцева (2017-10-27) Второй «Макдоналдс» на улице Мориса Тореза откроется в эту субботу (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-05-09. Alirita 2019-10-12.
- ↑ Новый «Макдоналдс» открылся в Тюмени (ruse). Region-Tjumen (2017-11-13). Arkivita el la originalo je 2019-10-12. Alirita 2019-10-12.
- ↑ «Биг Мак Шоу», звезды ТНТ и полный аншлаг: второй ресторан «Макдоналдс» открылся в Тюмени (ruse) (2017-11-13). Arkivita el la originalo je 2019-10-13. Alirita 2019-10-13.
- ↑ Суд закрыл двухэтажный "Макдоналдс" в центре Тюмени (ruse). NG72.ru (2018-08-30). Alirita 2019-10-12.
- ↑ Марина Нагайцева (2019-06-25) На месте авторынка на Пермякова — Федюнинского может появиться ресторан «Макдональдс». Federal Press. Alirita 2019-10-12.
- ↑ В честь открытия в Тюмени нового ресторана «Макдоналдс» посадили липы (ruse). Vsluh.ru (2020-09-14). Arkivita el la originalo je 2021-03-29. Alirita 2021-03-29.
- ↑ В конце года в ТРЦ "Солнечный" открылся новый "Макдональдс" (ruse). Moi-portal.ru (2020-12-24). Arkivita el la originalo je 2021-03-29. Alirita 2021-03-29.
- ↑ Елена Леушина (2022-03-01) Пятый «Макдоналдс» открывается в Тюмени. Называем место (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2022-09-02. Alirita 2022-09-02.
- ↑ Артемий Романов (2022-06-10) В Тюмени закрылись рестораны McDonald's (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2022-09-02. Alirita 2022-09-02.
- ↑ Нина Баринова (2022-06-21) McDonald's в Тюмени открылся под новым названием (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2022-09-02. Alirita 2022-09-02.
- ↑ Антон Зобов (2013-12-27) В Тюмени открылся модный фаст-фуд Burger King. Видео (ruse). Arkivita el la originalo je 2014-09-02. Alirita 2019-10-13.
- ↑ "РОСТИК`С — KFC" в Тюмени — вдвое больше! (ruse). Vsluh.ru (2006-11-01). Arkivita el la originalo je 2019-10-13. Alirita 2019-10-13.
- ↑ Двухэтажный KFC открылся в Тюмени (ruse) (2013-08-27). Arkivita el la originalo je 2019-10-13. Alirita 2019-10-13.
- ↑ В Тюмени откроется еще 8 ресторанов KFC (ruse). NashGorod.ru (2013-08-20). Alirita 2019-10-13.
- ↑ Тюмень! Открылся новый ресторан KFC! (ruse) (2014-12-02). Arkivita el la originalo je 2019-10-13. Alirita 2019-10-13.
- ↑ Шефбургер в подарок от KFC в Тюмени (ruse) (2019-06-10). Arkivita el la originalo je 2019-10-13. Alirita 2019-10-13.
- ↑ Иван Чупров (2013-04-18) Андрей Пантелеев: Франчайзинг экономически выгоден региону (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-10-15. Alirita 2019-10-15.
- ↑ Татьяна Одинцова (2016-03-14) Художник по бутербродам: сколько приносит франшиза Subway (ruse). RBC. Arkivita el la originalo je 2016-03-14. Alirita 2019-10-15.
- ↑ «Tesla Бургер» боролся за здание нового ресторана с «Макдоналдсом» (ruse). NB Life (2018-10-19). Arkivita el la originalo je 2019-10-13. Alirita 2019-10-13.
- ↑ О компании (ruse). Black Star Burger. Arkivita el la originalo je 2019-06-27. Alirita 2019-06-26.
- ↑ Андрей Нестеров (2018-12-21) В Тюмени ждут открытия бургерной рэпера Тимати (ruse). Ura.ru. Arkivita el la originalo je 2018-12-21. Alirita 2019-06-26.
- ↑ Олеся Белозерова, Яна Шулика (2019-06-06) Из-за давки некоторым людям стало плохо: смотрим, как Тимати раздавал 1000 бесплатных бургеров (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-06-27. Alirita 2019-06-26.
- ↑ Яна Шулика (2019-06-07) Битва за бесплатные бургеры на Цветном бульваре. Как Тюмень пережила приезд Тимати (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-06-27. Alirita 2019-06-26.
- ↑ Бургерная «Голодный Макс» (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2019-04-27. Alirita 2019-10-13.
- ↑ Грузинское кафе «Ван Гоги» (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2017-04-27. Alirita 2019-10-13.
- ↑ Máximo (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2019-10-13. Alirita 2019-10-13.
- ↑ Артур Галиев (2020-05-24) Известный тюменский ресторан сети «МаксиМ» сменил место «прописки» и поселился у филармонии (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2022-04-23. Alirita 2021-03-29.
- ↑ Кафе Brasserie (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2023-10-02. Alirita 2019-10-13.
- ↑ Кофейни «МаксиМ» (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2023-10-02. Alirita 2019-10-13.
- ↑ Кондитерская «МаксиМ» (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2019-04-24. Alirita 2019-10-13.
- 1 2 В бар идут за атмосферой (ruse). Vsluh.ru (2017-08-15). Arkivita el la originalo je 2019-10-15. Alirita 2019-10-15.
- ↑ В Тюмени открывается бар в стиле стимпанк (ruse). NashGorod.ru (2014-11-14). Arkivita el la originalo je 2019-10-15. Alirita 2019-10-15.
- ↑ Надежда Карташова (2017-11-10) Стало известно, что случилось с клиентами тюменского бара «Ржавый дед». Больше 10 человек попали в больницы (ruse). Ura.ru. Arkivita el la originalo je 2023-10-02. Alirita 2019-10-15.
- ↑ Рыбный ресторан «Посейдон» (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2023-02-09. Alirita 2019-10-13.
- ↑ Ресторан-музей «Чум» (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2023-10-02. Alirita 2019-10-13.
- ↑ Русский семейный ресторан «МаксиМыч» (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2023-10-02. Alirita 2019-10-13.
- ↑ Банкетный ресторан «Маска» (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2019-11-30. Alirita 2019-10-13.
- ↑ Японский ресторан доставки «Хаси-Хаус» (ruse). Maxim. Arkivita el la originalo je 2019-04-24. Alirita 2019-10-13.
- ↑ Оксана Чечета (2011-07-20) За нарядами в «Калинку» (ruse). Tjumenskij Kurier. Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2019-04-22.
- ↑ «Со свиньей можно бороться, если больше нечем заняться…» (ruse). Ura.ru (2012-03-26). Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2019-04-22.
- ↑ «Сначала он увел у меня имущество на 3,3 млрд рублей. Теперь шлет издевательские смс: «С 8 марта, сучка. И ты знаешь, почему…» (ruse). Ura.ru (2012-03-19). Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2019-04-22.
- ↑ Павел Митрофанов: «Мой бизнес захватили оккупанты…» (ruse). Znak.com. Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2019-04-22.
- ↑ В Тюмени открылся ресторан любимых блюд и простого человеческого счастья (ruse) (2014-03-17). Alirita 2019-10-15.
- ↑ Елена Яркова (2015-06-16) ТОП-10 ресторанов Тюмени (ruse). TMN. Arkivita el la originalo je 2019-10-15.