Manó Vesztróczy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Engl Emánuel |
Naskiĝo | 17-an de januaro 1875 en Újpest |
Morto | 24-an de septembro 1955 (80-jaraĝa) en Józsefváros |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo • artisto |
Manó Vesztróczy [vestrOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vesztróczy Manó estis hungara pentristo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Engl. Vesztróczy estis adopta nomo, malofta nomvarianto estis Vesztróczi.
Engl Emánuel naskiĝis la 17-an de januaro 1875 en Újpest, li mortis la 24-an de septembro 1955 en Budapeŝto.
Biografio
Manó Vesztróczy akiris diplomon en Reĝa Modela Desegna Lernejo en 1909. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Vidéky kaj Bertalan Székely. Li daŭrigis la lernadon en Venecio kaj en arta akademio en Munkeno de Simon Hollósy, fine inter 1905-1909 en majstrolernejo de Gyula Benczúr. Jam ekde 1902 li instruis en la Industriarta Lernejo. Krom la instruado li pentradis pejzaĝojn, portretojn kaj ĝenrojn, en la 1900-aj jaroj ankaŭ karikaturojn al konataj gazetoj. Liaj pentraĵoj ricevis premiojn inter 1906-1929. Pro vidviĝo li edziĝis dufoje.
Ekspozicioj
- ekde 1891
Elektitaj pentraĵoj
- Nyár a villakertben
- Zebegényi kikötő
- Evezősök
- Fekete, bajszos férfi portréja
- Téli Tabán
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-07-09 per la retarkivo Wayback Machine