Manó Andrássy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de marto 1821 en Košice |
Morto | 23-an de aprilo 1891 (70-jaraĝa) en Gorico |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Károly Andrássy |
Patrino | Etelka Szapáry |
Frat(in)oj | Gyula Andrássy • Aladár Andrássy |
Edz(in)o | Countess Gabriella Pálffy de Erdõd |
Infanoj | Géza Andrássy • Mária Irma Andrássy de Csíkszentkirály et Krasznahorka • Etelka Andrássy de Csíkszentkirály et Krasznahorka • Natalia Andrássy de Csíkszentkirály et Krasznahorka • Karolina Andrássy de Csíkszentkirály et Krasznahorka |
Okupo | |
Okupo | politikisto • pentristo |
Grafo Manó Andrássy [andrAŝi] aŭ Manó Andrásy laŭ hungarlingve kutima nomordo Andrássy Manó estis hungara politikisto, pentristo, artkolektisto, mecenato, membro de Hungara Scienca Akademio. Lia filo estis Géza Andrássy.
Manó Andrássy naskiĝis la 3-an de marto 1821 en hungara urbo Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 23-an de aprilo 1891 en Görz.
Biografio
Manó Andrássy frekventis universitaton, poste li vojaĝis en Eŭropo kaj Afriko. Li iĝis deputito parlamenta kaj estro de departemento. Li partoprenis en la liberecbatalo en 1848-1849, tial li devis poste rifuĝi. Tiam li vizitis Ĉinion kaj Hindion. En 1867 li rajtis hejmenveni. Tiam li evoluis minadon kaj prilaboron de fero, sed li okupiĝis ankaŭ pri Tiso. Krome li ŝatis desegnadi kaj pentradi. Li denove apartenis al parlamentanoj inter 1881–1892.
Verkaro (elekto)
- Az Utazás Kelet Indiákon: Ceylon, Java, Khina, Bengal 1853 - vojaĝpriskribo
- Hazai vadászatok és sport (Enlandaj ĉasadoj kaj sporto) 1857