Biologia klasado | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Species | ||||||||||||
Afrika mamuto Mammuthus africanavus | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Mamuto (verŝajne laŭ la jakuta aŭ mansa lingvo) estas genro de jam formortinta elefantedo, kiu vivis en la lasta glaciepoko grandnombre en Nord-Ameriko, Eŭropo, Azio kaj Afriko ĝis la 40. longitudo.
Ili evoluis el terciera elefantgrupo tra pluraj transiraj formoj, kiuj estis pli kaj pli alkutimiĝintaj al la malvarmo per grasdeponado:
- Mammonteus primigenius (Lanhara mamuto) - frua plejstoceno
- Mammonteus trogontherii (Stepa mamuto) - meza plejstoceno
- Archidiskodon meridionalis (Suda elefanto) - malfrua plejstoceno
Ĝenerale oni pensas pri lanhara mamuto de Nord-Eŭropo, Nord-Azio, kiam oni diras mamuto. La plimulto de la mamuto estis senhara.
La lanhara mamuto estis unu el la plej gravaj ĉasindaĵoj de la homoj en la malfrua pleistoceno. Tion pruvas multaj grotopentraĵoj. La kaŭzo de malpereo de la mamutoj estas ankoraŭ necerta: aŭ la troa ĉasado aŭ la klimatoŝanĝo kaŭzis tion.
Estas interese, ke la latina genronomo Mammut enhavas ne la mamutojn, sed nur la malproksimajn parencojn, la mastodontojn, kiuj tiutempe vivis en Nord-Ameriko kaj evoluigis harojn en la malfrua glaciepoko.
En la Azia parto de Rusio oni trovas ĉiam denove plenajn mamutkadavrojn, fermitajn en la glacion. Oni serĉas nigre-kaŝe la kadavrojn pro la valora eburo, sed la sciencistoj provas doni monon por la netuŝitaj mamutoj.
Oni provas trovi en la kadavroj plenan genomon (genetikan kodon), por revivigi la mamutojn. Tio ĝis hodiaŭ ne sukcesis, ĉar la mamuto havas tro ampleksan genetikan kodaron.
Proverbo
Ekzistas plura proverbo pri mamuto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Kresko mamuta, sed saĝo liliputa. ”
Eksteraj ligiloj
- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube
- http://rbcm1.rbcm.gov.bc.ca/hhistory/mammoth/mammothstory.html Arkivigite je 2004-07-08 per la retarkivo Wayback Machine La Mamuta Etaĝo
- http://www.mammothsite.com Arkivigite je 2014-08-09 per la retarkivo Wayback Machine Mamuta Situo
- http://fax.libs.uga.edu/E98xP4xM5 Arkivigite je 2006-09-11 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.mammuthus.org/sci/sci_2_2.htm Arkivigite je 2004-10-17 per la retarkivo Wayback Machine Scienca esploro de la frostiĝinta mamuto trovita en Siberio (france)
Referencoj
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-02-08.