Mamie Van Doren | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Mamie Van Doren | |||||
Naskonomo | Joan Lucille Olander | ||||
Naskiĝo | 6-an de februaro 1931 (93-jaraĝa) en Rowena | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | nekonata valoro • nekonata valoro • Ray Anthony • nekonata valoro • nekonata valoro vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Mamie Van Doren vd | ||||
Okupo | aktoro • kantisto • blogisto • modelo • teatra aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1951– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mamie Van Doren (denaske Joan Lucille Olander; 6-a de februaro 1931) estas usona aktorino, kantistino, kaj seksosimbolo. Ŝi eble estas plej bone konata pro sia porokaza filmo pri rokenrolo kaj junula deliktemo nome Untamed Youth (1957).

Kariero
Ŝi ekkarieris el beleckonkursoj. En la 1950-aj jaroj ŝi aperis en tre duarangaj roloj en filmoj (du kun Tony Curtis, sed ĉefe laboris kiel kantistino en noktokluboj. En 1956, Van Doren aperis kun juna kaj nekonata Clint Eastwood en vakera filmo Star in the Dust.
Van Doren famiĝis en kelkaj filmoj de "malbonaj junulinoj" kelkaj el kiuj poste iĝis kultaj filmoj. Ŝi aperis ankaŭ en kelkaj el la unuaj filmoj kiuj montris rokenrolon identigitan kun ribela stilo, kaj tiukadre ŝi registris ankaŭ kelkajn rok-diskojn. Fine de la 1950-aj jaroj ŝi populariĝis per kuraĝaj filmoj, en kiuj ŝi foje aperis preskaŭ nuda aŭ vestita per tre mallarĝaj puloveroj kiuj bone markis ŝian figuron.
En la 1960-aj jaroj ŝi sendependiĝis de studioj kaj ampleksigis la gamon de sia agado al sciencfikcio, vakeraj filmoj, teatro, televido, noktokluboj ktp.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (arkivita)
- Mamie Van Doren ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Bombshells away, ĉe Salon, Karen Abbott, 19a de Julio, 2000.
- Mamie Van Doren intervjuita de Sandra Bernhard