Mambo estas honortitolo de sacerdotino en la haitia vuduo-kredo.
Fono
En Vuduo ekzistas tri esprimoj por klerikuloj:
- Mambo, sacerdotino, kiu prakikas parte nur blankan magion, parte nur nigran magion;
- hungano, kiu nur okupiĝas je blanka magio. Ili limiĝas je adorado kaj alvokado de la pacema Rada-Loao kadre de la manismo kaj la neŭtral Gedeo-Loao[1] , kaj
- Bokoroj, kiuj nur okupiĝas je nigra magio; ilia laboro- male al la laboroj de la hunganoj kaj blanmagiaj mamboj devas esti pagataj [2]
Taskoj
La taskoj de la mamboj estas i. a. jenaj ceremonioj, kiuj okazas subĉiele kaj en Vuduaj temploj:
- sanigado kiel ĉefa celo de vuduo;
- spiritismaj seancoj;
- iniciado de novaj sacerdotinoj kun transdono de la asono (raslilo por la sacerdotinaj ritualoj);
- antaŭkognado kaj onejrologio;
- ensorĉo kaj malbenadoj, kio etendiĝas de ammagio kaj ekstreme kaze ĝis morto- malbenoj; kaj
- preparado de trinkaĵoj por multaj celoj.
La taskoj povas esti pagataj aŭ nepagataj.[3]
Referencoj
- ↑ Bob Corbett: Descriptions of Various Loa of Voodoo. Webster University, Frühjahr 1990
- ↑ Google Books, Textprobe aus Emmanuel Felix junior: Understanding Haitian Voodoo, S. 191. Xulon Press 2009, ISBN 9781607914877
- ↑ Bob Corbett: Introduction to Voodoo in Haiti. Webster University, März 1988
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.