Mals (Malles Venosta) | |
panoramo kun turoj | |
komunumo de Italio | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo |
Provinco | BZ Bolzano |
Geografia situo | 46° 42′ N, 10° 33′ O (mapo)46.710.55Koordinatoj: 46° 42′ N, 10° 33′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 1.051 m |
Areo | 246 km² |
Loĝantaro | 5246 (2023) |
Loĝdenso | 21 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Burgeis (Burgusio), Tartsch (Tarces), Laatsch (Laudes), Schleis (Clusio), Schlinig (Slingia), Matsch (Mazia), Planeil (Planol), Plawenn (Piavenna), Alsack (Alsago) kaj Ulten (Ultimo) |
Najbaraj komunumoj | Graun im Vinschgau, Glurns, Laas, Schnals, Schlanders, Schluderns kaj Prad am Stilfserjoch |
Patrono | Ĉielenpreno de Maria |
Festa tago | la 15-an de aŭgusto |
Nomo de loĝantoj | Malser aŭ mallesi |
Poŝtkodo | 39024 |
Imposta kodo | E862 |
Kodo laŭ ISTAT | 021046 |
Telefona prefikso | 0473 |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Mals-Malles ( germane: Mals; itale: Malles) estas komunumo en Sudtirolo, norda Italio. Ĝi estas la dua plej grava loko de la Venosta Valo kaj ĉefloko de la supra valo (Obervinschgau).
Fine de 2023 en la komunumo vivis 5 246 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Graun im Vinschgau, Glurns, Laas, Schnals, Schlanders, Schluderns kaj Prad am Stilfserjoch .
Lingva distribuo
La plejmulto de la loĝantoj (97%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 3% parolas denaske la italan.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (germane kaj itale)
Vidindaĵoj
La vilaĝo famas pro siaj mezepokaj preĝejoj. El la tiamaj sep preĝejoj daŭre ekzistas kvin : la paroka preĝejo, kaj la preĝejoj de Sankta Benedikto, de Sankta Martino, de Sankta Mikaelo kaj de la dekkvar helpantoj en mizero. De la preĝejo de Sankta Johano restis nur la turo.
Cetere en la vilaĝo troviĝas pluraj mezepokaj domegoj.
Trafiko
Mals-Malles estas la finstacio de la fervojo de la Venosta Valo, konstruita en 1906 kaj renovigita inter 2000 kaj 2005.
la ĉefa loko kaj... la frakcio Burgeis (Burgusio) el birda perspektivo abatejo Marienberg paroĥa kirko kaj mezepoka turo