Malplena voĉdono aŭ blanka voĉdono estas unu de la elektebloj dum baloto kiu konsistas en realigi vere la fakton voĉdoni sed precizigi iun el la prezentitaj elektebloj.
Por fari uzon de la blanka voĉdonado, la civitano devas iri al la balotejo kaj realigi la postulitajn formalajn faktojn kiuj validas laŭ la leĝaro de ĉiu kando. La preciza maniero precizigi la malplenan voĉdonon varias: en Kolombio, ekzemple, oni devas marki la fakon indikitan kiel "voto en blanco"; en aliaj landoj, oni konsideras malplenan voĉdonon kiam la voĉkoverto estas malplena aŭ enhavas blankan paperpecon.
Interpretoj
La Malplena voĉdono okazigas diferencajn interpretojn: kelkaj opinias, ke kiu prakticas la malplenan voĉdonon esprimas sian opinion kontraŭ ĉiuj kandidatoj (kvankam akceptas la balotadon mem), dum kelkaj asertas, ke tiun opinion montras la nevalida voĉdonado kaj ke la malplena voĉdono esprimas fakte indiferenton antaŭ la elektebloj.
La praktiko de la malplena voĉdono estas konsiderata kiel aktiva sindeteno, difinite kiel la sumo de voĉoj kaj malplenaj kaj nevalidaj, diferente al kio okazas ĉe la vera sindeteno, kiu ne nur montras indiferenton antaŭ la kandidatoj, sed ankaŭ kontraŭ la propra balotsistemo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
En hispana
- Nuestro sistema electoral y el de Españistán
- Diferencia entre abstención, voto en blanco y voto nulo
- Instructivo en las elecciones de Argentina
- Código Electoral Nacional (Argentino)
- Movimiento de voto en blanco en Urugvajo Arkivigite je 2009-09-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Movimiento de voto en blanco en Kolombio Arkivigite je 2016-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Voto en Blanco en Colombia y en el Exterior
- Ciudadanos en blanco, por el cómputo legal de escaños vacíos por el voto en blanco (Hispanio)
- Movimiento Ciudadano por el Voto en Blanco Computable (Hispanio)