Distrikto Malojo | |
---|---|
![]() Rigardo al Sankt-Maŭrico kaj la lagoj | |
![]() Mapo de la distrikto Malojo | |
Administra divido de Kantono Grizono | |
Kantono | Grizono |
Ĉefloko | Samedan |
Koordinatoj | 46° 32′ N 9° 52′ O / 46.533 °N, 9.867 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ N 9° 52′ O / 46.533 °N, 9.867 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 18586 (2009-12-31) |
Areo | 973,61 km² |
Loĝantardenseco | 19,1 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1827 |
La distrikto Malojo (en la germana lingvo Bezirk Maloja, en la romanĉa lingvo District da Malögia, kaj en la itala lingvo Distretto di Maloggia) estas administra unuo de Kantono Grizono. Ĝi havis 18586 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Samedan.
Geografio
La distrikto Malojo konsistas el la romanĉlingva Supra Engadino nordoriente de Malojo-Pasejo kaj la itallingva valo Bregaglia sudokcidente de la pasejkulmino.
Komunumoj de la distrikto Malojo
La distrikto Malojo konsistas (stato en 2011) el 12 komunumoj en du komunumaroj, el kiuj la turisma loko Sankta Maŭrico estas la plej granda. Jen la listo:
Komunumaro Bregaglia
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
![]() | Bregaglia | 1613 | 251.45 | 3792 |
Totale | 1 | 1613 | 251,45 | - |
Komunumaro Supra Engadino
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
![]() | Bever | 648 | 45.75 | 3781 |
![]() | Celerina/Schlarigna | 1488 | 24.02 | 3782 |
![]() | La Punt Chamues-ch | 719 | 63.27 | 3785 |
![]() | Madulain | 202 | 16.28 | 3783 |
![]() | Pontresina | 2004 | 118.19 | 3784 |
![]() | Sankta Maŭrico | 5175 | 28.69 | 3787 |
![]() | Samedan | 2976 | 113.80 | 3786 |
![]() | S-chanf | 682 | 138.03 | 3788 |
![]() | Silso en Engadino | 754 | 63.57 | 3789 |
![]() | Silvaplana | 1002 | 44.77 | 3790 |
![]() | Zuoz | 1323 | 65.79 | 3791 |
Totale | 11 | 16973 | 722,16 | - |
Historio
La unua dokumenta mencio de Malojo datiĝas el la jaro 1244 kiel Malongum. La distrikto Malojo estis fondita kadre de la nova administracia ordo de Kantono Grizono de la jaro 1851 el la komunumaroj Bregaglia (germane Bergell) kaj Supra Engadino. [1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Distrikto Malojo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|