Malnova urbodomo | |
urbodomo | |
Malnova urbodomo en Ostrava | |
Oficiala nomo: Stará radnice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo |
Municipo | Ostrava |
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio |
Parto de | Placo de Masaryk |
Kvartalo | Moravia Ostrava |
Situo | Malnova urbodomo |
- koordinatoj | 49° 50′ 06″ N 18° 17′ 35″ O / 49.83500 °N, 18.29306 °O (mapo) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Celo | ekde la jaro 1931 sidejo Ostrava muzeo |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Stará radnice (Ostrava) | |
Portalo pri Ostrava | |
Malnova urbodomo sur Placo de Masaryk en Ostrava plenumis sian funkcion de urbodoma konstruaĵo ĝis la jaro 1930, kiam tiun ĉi funkcion transprenis Nova urbodomo. Kvankam la unua mencio pri ĝi devenas el la jaro 1539, precizan jaron de finkonstruado ne eblas dokumentigi. En la jaroj 1737 - 1780 la urbodoma turo estis alikonstruita je kvadrata. Sur pinto estis lokigitaj horloĝo. En la konstruaĵon projekciis sin elementoj de baroko. En 1829 la turon trafis fulmo kaj pro la suma malkreskinteco ĝi devus esti deŝirota. Tio ne okazis kaj la turo estis tre rekonstruita. Plua rekonstruo, ĉifoje en empira stilo, okazis en la jaroj 1831 - 1837. En 1859 estis rekonstruita la dua etaĝo. Lasta signifa alikonstruo okazis ekde la jaro 1874 ĝis la jaro 1875, kiam la eksteraj fasadoj estis renovigitaj novrenesance. En la jaro 1885 estis alkonstruita ankoraŭ unu konstruaĵo. Ekde la jaro 1931 la konstruaĵo servas kiel sidejo de Muzeo de Ostrava.