Malnovfranca lingvo estas latinida lingvo, per kiu oni parolis en regionoj de Belgio, Svislando kaj norda Francio proksimume en la jaroj 1000 - 1300, antaŭ ol ĝi fariĝis la meza franca lingvo. En mezepoko ĝi estis unu el la lingvo de Oïl, kiel la valona lingvo kaj la pikarda franca dialekto.
Ĉefaj fonologikaj mutacioj
Ŝanĝiĝo de vulgara latino en malnovfrancan lingvon karakteriziĝis de pli multaj fonetikaj forŝoviĝoj ol en aliaj latinidaj lingvaroj. Multaj konsonantoj malaperis, plozivoj mildiĝis: habere ("havi") > aveir. Precipe en apertaj silaboj, malnovaj latidinaj monoftongoj /a/, /e/, /i/, /o/, /u/ kaj /y/ fariĝis novaj malnovfrancaj diftongoj: rē-ge(m) ("rego") > rei, mel(l)e "mielo" > miel, habēre > aveir. En fermitaj silaboj nur formiĝis diftongoj au kaj eu, antaŭ l.
Sinkopo jam ekis en vulgara latino, sed sole en epoko de malnovfranca lingvo finiĝis (ekzemplo: de-bet, "li/ŝi/ĝi devas" < dei(f)t).