
Skalo de radioricevilo kun valoroj en metroj (ne en herco). Sur la skalo estas indikitaj radiostacioj de la tuta mondo, kaj en la malsupra parto, stacioj kiuj estas ricevitaj per mallongaj ondoj

Disvastigo de ĉielaj ondoj (ruĝe) helpe de la jonosfero (grize), kaj kompare kun la disvastigo de mezaj kaj longaj ondoj, kiuj nur atingas la horizonton (blue)
Mallongondo, aŭ kurta ondo, estas la parto de la elektromagnetaj ondoj kun ondolongo de 10 m ĝis 100 m (frekvenco: 3 MHz ĝis 30 MHz). La frekvencoj de tiu gamo estas nomitaj frekvencoj HF, laŭ la angla literoj HF, High Frekvency. Mallongondo estas grava por radiofonio, precipe por transkontinenta sendado, ĉar eblas granda atingodistanco; krome mallongondo estas uzata por terapio[1][2].
Ligiloj
- EiBi Kurzwellen-Hörfahrplan (lasta alvoko: 2012-09-17); la tiea horaro (ĉe la ligilo nome “Text”) estas kontinue aktualigata kaj listigas ankaŭ elsendojn de Digital Radio Mondiale (ĉe ili aperas “DIGITAL”)
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.