Monumento de Kolombo sur Madajro (Funchal)

Malkovrinto estas persono, kiu observis iun fenomenon kaj pludonis la scion pri ĝi al iu publiko. Povas okazi, ke pluraj malkovrintoj malkovras la saman aferon, ekzemple:

  • Antaŭ proksimume 30 000 jaroj la praindianoj malkovris vojon al Ameriko. Ĉiuj poste enmigrontaj grupoj devis denove malkovri vojon.
  • Antaŭ proksimume 1 000 jaroj vikingoj kun la esploristo Leifr Eiríksson malkovris Amerikon, sed nur malgranda grupo eksciis pri tio.
  • En 1492 Kristoforo Kolumbo malkovris Amerikon.
  • En 1507 Amerigo Vespucci malkovris, ke Ameriko estas kontinento.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.