Malibu | ||||
---|---|---|---|---|
| ||||
urbo de Usono | ||||
Administrado | ||||
Ŝtato | Usono | |||
Subŝtato | Kalifornio | |||
Kantono | kantono Los-Anĝeleso | |||
Poŝtkodo | 90263–90265 • 90263 • 90265 | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 10 654 (2020) [+] | |||
Loĝdenso | 207 loĝ./km² | |||
Geografio | ||||
Geografia situo | 34° 2′ N, 118° 42′ U (mapo)34.035-118.695Koordinatoj: 34° 2′ N, 118° 42′ U (mapo) [+] | |||
Alto | 32 m [+] | |||
Areo | 51,35 km² | |||
Horzono | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 | |||
| ||||
Alia projekto | ||||
Vikimedia Komunejo Malibu, California [+] | ||||
Malibu estas urbo de Usono. Ĝi situas en la subŝtato Kalifornio kaj en la kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 10 654 loĝantoj sur areo de 51,35 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 207 loĝantoj/km². La loĝloko ricevis urbajn rajtojn je la .
Malibu situas borde de la Pacifika Oceano kaj konatas pro siaj sablaj plaĝoj, kiel metropolo de usonaj bretovelistoj kaj kiel hejmurbo de filmaj steluloj kaj aliaj kunlaborantoj de la filmindustrio ligita al la proksima metropolo Los-Anĝeleso kaj ties "filma urbo" Holivudo.
La plej multaj loĝantoj vivas kelkcent metrojn for de la "pacifika marborda ŝoseo" (Pacific Coast Highway), kiu trairas la urbocentron. For de la marbordo kaj la sablaj plaĝoj, oriente proksimas naturaj parkoj kiel la ŝtata parko Malibu Creek kaj la nacia parko Santa Monica Mountains. La urba administrejo emas varbi per la slogano „Where the mountains meet the sea“ ... "kie la montoj renkontas la oceanon".
La urbo estas sidejo de la universitato Pepperdine.
Konataj urbanoj
- Emilie Autumn, muzikistino
- Timothy Hutton, aktoro
- Navi Rawat, aktorino
- Chelse Swain, aktorino
- Dominique Swain, aktorino
- Shwayze, rap-muzikisto
- Thomas Gottschalk, germana televida moderatoro
- Jürgen Klinsmann, germana futbala trejnisto kaj eksa profesia futbalisto