Mali Ĵam, serbe Мали Жам, slave Mali Žam, rumane Jamu Mic, germane hungare Kiszsám [kiŝĵam] estas malgranda vilaĝo en Serbio en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato en municipo de Versec. Mali, mic kaj kis signifas: malgranda. Paro de tiu ĉi vilaĝo Jamu Mare situas en Rumanio.
Bazaj informoj
- 45° 12′ 39″ N 21° 20′ 22″ O / 45.21083 °N, 21.33944 °O (mapo)Koordinatoj: 45° 12′ 39″ N 21° 20′ 22″ O / 45.21083 °N, 21.33944 °O (mapo)
- Areo: 23 km²
- Alto super marnivelo: 88 m
- Loĝantaro: 370
- Poŝtkodo:
- Telefonprefikso: +381 13
- Aŭtokodo: VŠ
Situo
Mali Ĵam situas sur ebenaĵo.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1372 laŭ tiama hungara ortografio "Cham". En 1821 incendio okazis. Ĝis Traktato de Trianon Kiszsám apartenis al Hungara reĝlando, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la vilaĝon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Mali Ĵam 379 homoj, (229 rumanoj (60 %), 108 serboj (29 %), 14 jugoslavianoj, 13 hungaroj kaj aliaj).