Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Tringa erythropus (Pallas, 1764) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Malhela tringo, Tringa erythropus, estas tipa tringo kaj vadbirdo de la granda familio de Skolopedoj, la tipaj vadbirdoj, kaj la ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi formas unuecan grupon kun la Granda flavkrura tringo, Tringa melanoleuca, kaj la Griza tringo, Tringa nebularia, kiuj inter ili montras la bazajn kolorojn de kruroj kaj piedoj de tringoj, pruvante, ke tiu karaktero estas parafiletika (Pereira & Baker, 2005). Tiuj tri specioj estas la plej grandaj tringoj krom la Striflugila tringo, Tringa semipalmata - eksa Catoptrophorus semipalmatus, kiu estas entute pli fortika.
Disvastiĝo
Tiu estas arkta birdo, reproduktanta tra nordaj Skandinavio, Rusio kaj Siberio. Temas pri migranta birdo kiu vintras ĉe la Mediteraneo kaj suda Azio, kutime ĉe fluanta akvo. Foje ĝi estas vagulo ĝis Norda Ameriko.
Aspekto
La 'Malhela tringo estas mezgranda vadbirdo de 29-33 cm longeco, enverguro de 48 ĝis 52 cm kaj pezo de 135 ĝis 170 g la masklo kaj 160 ĝis 205 g la ino. Laŭ breda plumaro ĝi estas nigra blankpunktita dorse kaj pro tio de malpoksime ŝajnas tie malhelgriza aŭ ne tiom nigra; ĝi montras ankaŭ blankajn pugan strion kaj ĉirkaŭokulan ringon. Tamen ĝi estas tre hela vintre. Ĝi havas ruĝajn krurojn kaj bekon; la kruroj estas iom pli oranĝkoloraj vintre kaj la beko estas nigra ĉepinte. Pro koloro de kruroj kaj beko vintre ŝajnas similas al Ruĝkrura tringo, Tringa totanus, sed tiu havas pli malhelan dorson dum la Malhela tringo estas pli svelta, havas pli longajn kolon kaj bekon kaj piediras kaj manĝas pli vigle. Dumfluge montras blankan dorsan makulon. Junuloj estas brunaj supre kaj havas striitajn subajn partojn.
La Malhela tringo estas vadbirdo anstataŭita kiel reproduktanta birdo pli sude de la Griza tringo, Tringa nebularia, kiu havas pli grizajn bekon kaj krurojn kaj estas bruna dorse kaj blanka sube.
Kutimoj
Tiu specio nestumas ĉe malferma marĉa tajgo kaj tundro; la ino demetas kvar brunmakulitajn verdecajn ovojn en planka truo. Ambaŭ gepatroj kovas dum ĉirkaŭ tri semajnoj.
La dumreprodukta kanto estas kraka fajfo ĉu-ii, la alarma alvoko estas ĉik-ĉik-ĉik. Kiel plej granda parto de vadbirdoj, ĝi manĝas etajn senvertebrulojn.
Ili vivas ĝis 6 jaroj.
La Malhela tringo estas vadbirdo protektita de internacia traktato por konservado de afrikeŭraziaj migrantaj akvobirdoj (AEWA).
Bildaro
Referencoj
- Pereira, Sérgio Luiz & Baker, Alan J. (2005): Multiple Gene Evidence for Parallel Evolution and Retention of Ancestral Morphological States in the Shanks (Charadriiformes: Scolopacidae). Condor 107(3): 514–526. DOI: 10.1650/0010-5422(2005)107[0514:MGEFPE]2.0.CO;2 HTML abstract