Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Hydrobates pelagicus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Malgranda petrelo aŭ Eŭropa petrelo (Hydrobates pelagicus) estas malgranda marbirdo el familio Hidrobatedoj kaj ordo de Procelarioformaj. Ĝi estas la nura membro de la genro Hydrobates.
Aspekto
Ĝi grandas ĉ. 15–16 cm longe kun enverguro de 38–42 cm, nome ĝi estas la plej malgranda eŭropa marbirdo. Ĝi havas longajn flugilojn, tre malhelbrunan koloron, dum la pugostrio estas okulfrape blanka, kaj estas alia blanka strio subflugile, sed ne tiom klara, dum la vosto estas anguleca. Ĝi estas granda nur kiel la Murhirundo, kun kiu ĝi surface similas pro sias malhela plumaro kaj blanka pugo, sed ekde malsupre oni konstatas, ke la petrelo ne havas blankajn subajn partojn, malkiel la Murhirundo. Ĝi povas esti distingata el la Forkvosta petrelo kaj el la Vilsona petrelo pro sia plia malgrando, diferenca pugobildo kaj flugmaniero.
Distribuado
Ili reproduktiĝas sur neatingeblaj insuloj en norda Atlantiko kaj okcidenta Mediteraneo, kun kerna populacio en okcidenta Irlando, nordokcidenta Skotlando kaj la Ferooj, kie la plej granda kolonio tutmonde reproduktiĝas sur la insulo de Nólsoy. La plej granda kolonio en la Mediteraneo troviĝas en la insulo de Malto nome Filfla kie estas ĝis 5,000 paroj. Ĝi estas strikte pelaga for de la reprodukta sezono, kaj tio, kun la malproksimeco de ties reproduktejoj, faras tiun ŝtormopetrelon malfacile observebla birdo el ĉeftero. Nur en Atlantiko akraj ŝtormoj povas puŝi tiun specion al ĉefteroj de sudokcidenta Irlando kaj Anglio. Tiu fakto estas tialo por la komuna nomo de ŝtormopetreloj.
La tutmonda populacio estas ĉirkaŭkalkulata inter 380.000 kaj 620.000 paroj, el kiuj ĉirkaŭ 20.000 korespondas al la Mediteraneo.
Kutimaro
Ĝi sekvas ofte ŝipojn eĉ sur malferma maro, flugas nur marproksime, sur la bordo aperas nur nokte. Ili povas vivi ĝis 32 jarojn.
Reproduktado
Ĝi nestumas en kolonioj proksimaj al maro sur insuloj, rokoj en nestotruoj aŭ rokfendoj. La ino demetas ununuran blankan ovon. Ĝi estas strikte noktula ĉe la reproduktejoj por eviti predadon fare de mevoj kaj rabmevoj, kaj eĉ evitas veni surteren dum noktoj de klara plenluna lumo. Kiel ĉe plej petreloj, ties piedira kapablo estas limigita al mallonga trenado al la nestotruoj.
Manĝo
Tiu specio havas flugilfrapan flugmanieron, kaj pladumas sur la akva surfaco dum ĝi plukas manĝerojn el la planktono el la oceana surfaco. Ĝi estas facile vidata el ŝipoj, kiujn ili sekvas. Ĝi estas allogita facile de "ĉumo" (nome miksaĵo de fiŝaj internaĵoj, fiŝoleo, krevmaizo kaj foje kemiaĵo dimetilsulfido (CH3)2S) uzita de birdumantoj por allogi marbirdojn, kaj ŝajna malplena oceano tuje povas pleniĝi el centoj de tiuj birdoj.
Folkloro
Tiu birdo estas familiara al maristoj, kaj multa folkloro asociiĝas kun tiu profeto de ŝtorma vetero. Ties plej komuna folklora nomo en la angla estas "Mother Carey's Chicken"[1] (kokidoj de Patrino Testudo(?)), konsiderinte la figuron de "Mother Carey" kiel supernatura estaĵo reprezentante la maron. Tiuj birdoj estis foje konsiderataj ankaŭ kiel animoj de mortintaj maristoj.[2]
Bildaro
- Hydrobates pelagicus kaj Oceanites oceanicus
Referencoj
- ↑ Cooper, JC. (1992) Symbolic and Mythological Animals. Londono: Aquarian Press, p. 218. ISBN 1-85538-118-4.
- ↑ Vidu ĉe South Seas Companion
- BirdLife International (2004). Hydrobates pelagicus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006.
Eksteraj ligiloj
|