Malena es un nombre de tango | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Malena es un nombre de tango |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1996 |
Ĝenro | filma dramo |
Kameraado | Alfredo F. Mayo |
Reĝisoro(j) | Gerardo Herrero |
Produktisto(j) | Javier López Blanco • Gerardo Herrero |
Scenaro | Senel Paz |
Muziko de | Antoine Duhamel |
Rolantoj | Ariadna Gil • Marta Belaustegui • Luis Fernando Alvés • Isabel Otero • Alicia Hermida • Dafne Fernández • Roman Luknár • Miguel Palenzuela • Jesús Ruyman • Ana Otero • Susi Sánchez • José Conde • Joseba Apaolaza • Juan Carlos Vellido • Mariví Bilbao • Ana Milán |
IMDb | |
Malena es un nombre de tango (Malena estas tangonomo) estas hispana filmo reĝisorita de Gerardo Herrero kaj ĉefrolulita de Marta Belaustegui, Carlos López, Luis Fernando Alvés kaj Ariadna Gil. La scenaro estas bazita sur samnoma romano de Almudena Grandes.
Laŭ informoj de la Ministerio de Kulturo, la filmo havis 344 192 spektantojn kaj totalon de 1 145 346,37 eŭroj.
La filmo estis filmita en Mula (Murcio), Hispanio.
Intrigo
Malena ricevas estante 12-jaraĝa, el sia avo, antikva smeraldo, nome la lasta trezoro kiun konservas la familio kaj kiu finfine savos la vivon al ŝi. Ĝis tiam, Malena dediĉis sin al elplektiĝo de la historio de sia familio kaj de sia propra historio, en la intenco malheligi antikvan familian malbenon. Ŝia fratino Reina estas ŝia rivalo.
Geaktoraro kaj roluloj
- Ariadna Gil ... Malena
- Marta Belaustegui ... Reina
- Carlos López ... Fernando
- Luis Fernando Alvés ... Santiago
- Isabel Otero ... Magda
- Alicia Hermida ... Paulina
- Dafne Fernández ... Malena infanino
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Malena es un nombre de tango (película) en la hispana Vikipedio.