Malaja Duoninsulo
duoninsulo [+]

akvejoGolfo de Tajlando, Sudĉina Maro, Malaka Markolo, Andamana Maro

Koordinatoj 0′ 0″ N, 100° 0′ 0″ O (mapo)7100Koordinatoj:  0′ 0″ N, 100° 0′ 0″ O (mapo)

Longo130 km (81 mi)
Areo242 363,8 km² (24 236 380 ha) [+]


Malaja Duoninsulo (Tero)
Malaja Duoninsulo (Tero)

Malaja Duoninsulo (Tajlando)
Malaja Duoninsulo (Tajlando)
DEC
Malaja Duoninsulo
Malaja Duoninsulo

Malaja Duoninsulo (Malajzio)
Malaja Duoninsulo (Malajzio)
DEC
Malaja Duoninsulo
Malaja Duoninsulo

Map
Malaja Duoninsulo
Vikimedia Komunejo:  Malay Peninsula [+]

Malaja Duoninsulo - kies suda parto nomiĝas Malaka Duoninsulo - estas longa, malvasta etendaĵo de la azia kontinento en ties suda parto.

De ĝi situas nordoriente Tajlanda Golfo, en oriento Sud-ĉina Maro, sude Marvojo de Johor, sudokcidente Malaka Markolo kaj Andamana Maro okcidente. Ĝi dividas tiel la nordorientan areon de Hinda Oceano disde la okcidenta parto de Pacifiko.

Sur la duoninsulo troviĝas ŝtatoj kiel Mianmaro, Tajlando kaj Malajzio (parte).

La duoninsulo etendiĝas de la 13-a norda latitudo ĝis la norda latitudo de 1°. Ĝi longas Tavoy ĝis Johor Baharu 1.555 km. La plej malvasta parto estas Istmo Kra en Tajlando, kun larĝo de ĉirkaŭ 60 km. La plej alta monto estas Gunung Tahan (2 187 m).

Sudokcidente de Malaka Marvojo situas la indoneza insulo Sumatro, pli oriente Borneo. La areo estas kovrita per pluvarbaro tipa en tiu latitudo.

Biogeografie la norda parto de Malaja Duoninsulo troviĝas en la hindoĉina kaj la suda parto en la sundalanda kaj filipina ekoprovincoj de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio ellaborita de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Fitogeografie, la suda parto de Malaja Duoninsulo estas aparta flaŭra provinco el la Malesia Regiono de la Paleotropisa Regno.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.