Malabar Princess
filmo
Originala titolo Malabar Princess
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2004
Ĝenro filma dramo
Kameraado Yves Angelo
Reĝisoro(j) Gilles Legrand
Scenaro Gilles Legrand
Muziko de René Aubry
Rolantoj Jacques Villeret  Claude Brasseur  Clovis Cornillac  Damien Jouillerot  Fabienne Chaudat  Franck Adrien  Georges Claisse  Jules Angelo Bigarnet  Michèle Laroque  Patrick Ligardes  Roland Marchisio  Urbain Cancelier
IMDb

Malabar Princess estas franca filmo de Gilles Legrand aperinta en 2004.

Temo

Ĉe la malsupro de Blanka Monto, Tom, ok-jara infano, provas retrovi sian patrinon, malaperintan antaŭ kvin jaroj serĉante vrakon de hinda aviadilo kraŝinta en 1950, nomita Malabar Princess.

Komentaro

La filmo abunde montras la pejzaĝojn de Blanka Monto. La dentorela trajno (Tramvojo de Monto Blanka) ludas gravan rolon. La katastrofo de Malabar Princess vere okazis la 3-an de novembro 1950. Temis pri Lockheed Constellation de Air India, kiu kraŝis je 4,700 metroj da alteco. Unu motoro de la vrako estis retrovita la 15-an de septembro 1989 sur la surfaco de Glaciejo des Bossons, je 1,900 metroj da alteco.

Teĥnikaĵoj

  • Reĝisoro: Gilles Legrand (Unua asistanto: Philippe Chapus)
  • Scenaro: Gilles Legrand, Philippe Vuaillat kaj Marie-Aude Murail
  • Produktado: Frédéric Brillion por Epithète Films, France 3 Cinéma kaj Rhônes-Alpes Cinéma
  • Muziko: Andréa Sedlacockova
  • Foto: Yves Angelo
  • Kostumoj: Sylvie de Segonzac
  • Skriptistino: Brigitte Hedou-Prat
  • Dekoroj: Denis Renault
  • Dekoroj de glaciejo: Luc Moreau, glaciologo
  • Sono: Laurent Poirier
  • Ĝenro: Drama komedio
  • Daŭro: 94 minutoj (1h34)
  • Aperdato: 3-a de marto 2004

Rolularo

  • Jacques Villeret: Gaspard
  • Michèle Laroque: Valentine
  • Claude Brasseur: Robert
  • Jules Angelo Bigarnet: Tom
  • Clovis Cornillac: Pierre
  • Damien Jouillerot: Benoît
  • Urbain Cancelier: Gaston
  • Fabienne Chaudat: Odette
  • Georges Claisse: Gardisto de rifuĝejo
  • Roland Marchisio: Juvelisto
  • Patrick Ligardes: Malgranda ĝendarmo
  • Franck Adrien: Ĝendarmo en helikoptero

Videoteko

Aperis DVD de la filmo.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.