Bazaj informoj
Malčice, hungare Málca estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce.
- Areo: 23 km²
- Supermara alteco: 120 m
- Loĝantaro: 1330
- Poŝtkodo: 072 06
- Aŭtokodo: MI
- Telefonprefikso: 56
Situo
Malčice situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Michalovce troviĝas 23 km-ojn.
Historio
La loko estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1274. Post la tatara invado fortikaĵo konstruiĝis, kiun baldaŭe Matiaso la 1-a okupis kaj malkonstruis. En 1910 loĝis en Málca 1262 da homoj, (907 slovakoj, 328 hungaroj, 8 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Málca apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Nagymihályi, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Malčice 1309 da homoj, (1218 slovakoj, 77 ciganoj, 5 hungaroj, 4 ĉeĥoj, 2 ukrainoj, po 1 germano, ruteno kaj polo).
Vidindaĵoj
Famuloj
- En Málca naskiĝis hungara verkisto János Komáromi.
- En Malčice naskiĝis hungara juristo Tibor Király.