Makulpetrelo | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pterodroma inexpectata (J.R. Forster, 1844) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Makulpetrelo (Pterodroma inexpectata) estas specio de marbirdo kaj membro de la genro de burdopetreloj. Tiu birdospecio estas 33–35 cm granda, kun enverguro de 74–82 cm. Ties subaj partoj estas malhelgrizaj kaj subaj blankaj kun nigraj okulareo kaj beko, tiu iom hokeca pinte.
Tiu specio estas tre pelaga, kaj rare alproksimiĝas al tero, escepte por reproduktado kaj idozorgado. La Makulpetrelo manĝas ĉefe fiŝojn kaj kalmarojn, kaj ankaŭ iome da krustuloj. Ĝi estas transekvatora migranto, kiu reproduktiĝas en Nov-Zelando kaj iome en aliaj pli malgrandaj insuloj, kaj poste moviĝas al la Beringa Maro, kie ili koncentriĝas ĉe la Alaska Golfo kaj ĉe la Aleutaj Insuloj.
La Makulpetrelo uzas nestotruojn kaj rokfendojn por nestumi ene. Ĝi estis iam pli nombra ol nuntempe. La nombroj de la specio estis kaj estas plue tuŝitaj de predado fare de enmetitaj mamuloj.
Literaturo
- BirdLife International (2004). Pterodroma inexpectata. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas preskaŭ minacata
- "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America ISBN 0-7922-6877-6
- Seabirds, an Identification Guide de Peter Harrison, (1983) ISBN 0-7470-1410-8
- Handbook of the Birds of the World Vol 1, Josep del Hoyo editor, ISBN 84-87334-10-5
- "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, de David Allen Sibley, ISBN 0-679-45122-6
Eksteraj ligiloj
- Profilo de la Makulpetrelo Birdweb.org
|