Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makulnoturo
Makulnoturo
Makulnoturo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Nothura
Specio: N. maculosa
Nothura maculosa
(Temminck, 1815)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj

N. m. maculosa
(Temminck, 1815)[2]
N. m. major (Spix, 1825)[2]
N. m. nigroguttata
(Salvadori, 1895)[2]
N. m. cearensis
(Naumburg, 1932)[2]
N. m. paludivaga
(Conover, 1950)[2]
N. m. annectens
(Conover, 1950)[2]
N. m. submontana
(Conover, 1950)[2]
N. m. pallida (Olrog, 1959)[2]

Aliaj Vikimediaj projektoj

La Makulnoturo (Nothura maculosa) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj. Tiu birdo estas indiĝena de herbejaj habitatoj en orienta kaj suda Brazilo, Paragvajo, Urugvajo, kaj orienta kaj norda Argentino.[3]

Aspekto

Malgranda ovaro de N. maculosa.

La Makulnoturo estas proksimume 24 al 25.5 cm longa.[4] La supraj partoj estas brunaj kun strieco je sablokolora. La subaj partoj estas sablokoloraj striecaj je nigra kaj bruna en la brusto, sen strieco ĉe flankoj. Ties krono estas nigra striece je sablokolora kaj la gorĝo estas blanka. La ĝenerala nuanco ege varias tra ties teritorio; parte pro diferencoj en grundo ĉe specifaj lokoj. Ĝi kaj la proksime rilata Ĉaka noturo, N. chacoensis, estas la nuraj noturoj kun strieco ĉe ambaŭ partoj de la unuarangaj. La kruroj estas senkolorece flavecgrizaj al brunaj.

Kutimaro

La alvoko de la Makulnoturo estas serio de mallongaj altatonaj notoj.[4]

Manĝo

La Makulnoturo manĝas plantojn, tipe semojn, kaj animalan materialon. En Argentino ili ŝajne manĝas pli da animala materialo ol ĉe aliaj lokoj.[4]

Reproduktado

Tiu specio povas reproduktiĝi rapide, ĉar la ino estas matura post 2 monatoj kaj povas havi kvin al ses ovodemetadojn jare. La masklo ne maturas tiom rapide. La masklo kovas la ovojn kaj idozorgadas.[4] Kiel ĉe plej tinamoj, ties ovoj havas spektaklan brilan porcelanecan ŝelon. Tiu estas tre grenata aŭ ĉokolad-bruna en tiu specio. La ovaro konsistas el 4-6 ovoj.

Taksonomio

Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[4]

Coenraad Jacob Temminck la unua identigis la Makulnoturon el specimeno el Paragvajo, en 1815.[4]

Subspecioj

La Makulnoturo havas ok nune agnoskitaj subspecioj. Ili ne bone distingeblas kaj preskaŭ formas klinon kiu varias norde al sude laŭ la reguloj de Gloger kaj de Bergmann.

Teritorio

Nothura maculosa in Brasil

Ĝi loĝas en orienta kaj suda Brazilo (eksklude la areojn de altaj teroj de Atlantika Arbaro kaj planalto laŭlonge de la marbordo), Paragvajo, Urugvajo, kaj Argentino.[3]

Habitato

Ili loĝas en seka savano en habitatoj de ĝis 2,300 m, kaj moderklimataj herbejoj, same kiel en areoj de paŝtejoj.[4][5][6]

Konservado

La IUCN listigis tiun tinamon kiel Malplej Zorgiga,[7] kvankam ĝi estas ege ĉasata, pro ties rapida reprodukta indico.[4] Ĝi havas loĝan teritorion de 3,900,000 km².[6]

Notoj

  1. 1867, S. (2008)
  2. 1 2 3 4 5 6 7 8 Brand, S. (2008)
  3. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 Clements, J. (2007)
  4. 1 2 3 4 5 6 7 8 Davies, S. J. J. F. (2003)
  5. Bencke, G. (2007)
  6. 1 2 BirdLife Internatioanl (2008)(a)
  7. BirdLife International (2012). Nothura maculosa. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

Referencoj

  • Bencke, Glayson Ariel (2007): Avifauna atual do Rio Grande do Sul, Brasil: aspectos biogeográficos e distribucionais ["The Recent avifauna of Rio Grande do Sul: Biogeographical and distributional aspects"]. 2007-JUN-22 ĉe Quaternário do RS: integrando conhecimento, Canoas, Rio Grande do Sul, Brazil. PDF resumo
  • BirdLife International (2008(a)). "Bartlett's Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 12 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Nothura maculosa". Project: The Taxonomicon. Konsultita 12 Feb 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59, 65–66. ISBN 0-7876-5784-0.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.