Makulmotacilo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Motacilla aguimp (Dumont, 1821) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Makulmotacilo (Motacilla aguimp) estas afrika mezgranda paseroforma birdo el la familio Motaciledoj, kiu enhavas motacilojn, pipiojn kaj longungulojn. La specio vivas en plej parto de subsahara Afriko, el Sieraleono kaj Liberio orienten al Etiopio kaj Somalio kaj suden al Namibio, Bocvan kaj Sudafriko, nome en Angolo, Benino, Bocvano, Burkino, Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Egiptio, Ekvatora Gvineo, Eritreo, Etiopio, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭa, Kenjo, Liberio, Malavio, Malio, Maŭritanio, Mozambiko, Namibio, Niĝero, Niĝerio, Ruando, Senegalio, Sieraleono, Somalio, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio, kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj laŭsezone humidaj aŭ inunditaj herbejoj de malaltaj teroj, riveroj kaj intermita akvofluaj marĉoj.
La latina genro nomo origine signifas "etan movanton", sed iuj verkistoj de la mezepoko pensis ke ĝi signifas "vostomovanto", kaŭzante novan latinan vorton cilla por "vosto".[1]
La Makulmotacilo (Motacilla aguimp) estas simila al la pli komuna kaj disvastigata Kablanda motacilo, laŭ korpoformo kaj ĝenerala kutimaro sed tiu ĉi havas pli makulecan blankanigran plumaron. La subaj partoj, gorĝo kaj superokula strio estas blankaj kaj havas nigran brustozonon. En kolflankoj estas blankaj makuloj, la nigra vizaĝo evidentigas blankan okulringon, la blanka superokula strio estas tiom larĝa kaj markata ke la kapa nigro estas nur en krono kaj la nigra vosto havas blankajn bordojn. Ankaŭ la nigraj flugiloj montras blankan zonon. Beko kaj kruroj estas nigraj.
La Blanka motacilo ne konfuzeblas ĉar tiu havas blankan vizaĝon kaj la Makulmotacilo havas nigran vizaĝon. Ankaŭ ne konfuzeblas la Afrika montarmotacilo kiu havas grizan dorson kaj pli mallarĝan brustozonon kaj same la Kablanda motacilo kiu ne havas blankon en flugiloj kaj kies superokula strio estas multe pli mallarĝa.
Ĝi estas komuna asocie kun grandaj akvorezervejoj, riveroj kaj aliaj malfermaj akvujoj. Ĝi manĝas ampleksan varion de malgrandaj senvertebruloj, ĉefe plenkreskuloj kaj muŝaj larvoj, sed ankaŭ skaraboj, arakidoj, libeloj, papilioj, raŭpoj, formikoj, termitoj, malgrandaj kraboj, vermoj kaj ranidoj. Eventuale ili manĝetas ankaŭ malgrandajn fiŝojn.
Tiu motacilo komunas en urboj ĉe akvo, ofte havigita de homoj. Ĝi estas vidata kutime sola aŭ en paroj sed ariĝas en komunaj ripozejoj vespere.
Referencoj
- ↑ Jobling, James. (1991) A Dictionary of Scientific Bird Names. Oxford University Press. ISBN 0198546343.
Literaturo
- BirdLife International 2004. Motacilla aguimp. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
|