La makul-likaono (ankaŭ nomata hiena likaono, Lycaon pictus), estas kanisedo troviĝanta nur en Afriko, ĉefe ĉe savano kaj tre maldense arbaraj areoj. Ĝi estas la due plej granda natura kanisedo post la lupo kaj la plej granda kanisedo en Afriko, kun plenkreskuloj, kiuj pezas 18–36 kg.[1][2]
Diversaj nomoj
Ĝi estas varie nomata afrika natura hundo, sovaĝa afrika hundo, afrika ĉashundo, kablanda ĉashundo, afrika makulhundo, makula lupo, makula ĉashundo, punktohundo aŭ ornamita lupo.
Trajtoj
Ĝi estas unika kanisedo, nome la ununura specio en la genro likaono. Ĝi estas plej proksime rilata al la genro Canis, kvankam ĝi ne povas interreproduktiĝi kun ili. Ĝi estas fruktodona reproduktulo, kun grandaj idaroj de ĝis 19 likaonidoj, kaj povas reproduktiĝi je iu ajn sezono de la jaro. La reproduktado estas kutime limigita al la alfa paro.
Lycaon pictus estas tre sukcesa ĉasisto, kun majoritato de ties ĉasado finanta en mortigo.[3] Ĝi predas ĉefe mezgrandajnd hufulojn, kvankam ili kaptas aliajn predojn kiaj strutoj. La Makul-likaono troviĝas en variaj malfermitaj habitatoj tra sub-sahara Afriko, kvankam ties teritorio ege malpliiĝis. Ĝi postulas grandajn teritoriojn por sia survivado, faktoro kiu okazigas defiojn por ties konservado.
Ĝi frontas variajn minacojn por ties survivado: leonoj, malsanoj, kaj homa aktiveco damaĝas la specion. Nombraj konservadaj organizoj funkcias por sekurigi la survivadon de tiu simbola specio.
Bildaro
Referencoj
- ↑ Sillero-Zubiri, C., Hoffmann, M. kaj Macdonald, D.W. (2004) Canids: Foxes, Wolves, Jackals and Dogs: Status Survey and Conservation Action Plan. IUCN/SSC Canid Specialist Group, IUCN, Gland, Switzerland and Cambridge, UK, citita en Arkive: African Wild Dog
- ↑ African Wild Dog Lycaon pictus. National Geographic.
- ↑ Schaller, p. 277
Literaturo
- Nowak, Ronald M; and Paradiso, John L. (1983) Walker's Mammals of the World. 4th ed. Baltimore: Johns Hopkins University Press.
- Schaller, George B.. (1973) Golden Shadows, Flying Hooves. Nov-Jorko: Alfred A. Knopf, p. 287 es. ISBN 0-394-47243-8.
Kromaj legadoj
- Githiru et al. (2007). African wild dogs (Lycaon pictus) from NE Kenya: Recent records and conservation issues. Zoology Department Research Report. National Museum of Kenya.
- Nowak, Ronald M. (2005). Walker's Carnivores of the World. Baltimore: Johns Hopkins Press. ISBN 0-8018-8032-7
- Wozencraft, W. C. (November 2005). D. E. Wilson and D. M. Reeder (eds), Mammal Species of the World (3a eldono.) Johns Hopkins University Press. ISBN 0-8018-8221-4. Bucknell.edu Arkivigite je 2009-09-06 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
- painteddog.org, Painted Dog Conservation Website
- painteddog.co.uk/, Painted Dog Conservation United Kingdom Website
- African Wild Dog Conservancy
- African Wild Dog Watch
- Wild Dog conservation in Zimbabwe Arkivigite je 2008-04-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Namibia Nature Foundation Wild Dog Project: Conservation of African wild dogs in Namibia Arkivigite je 2007-06-27 per la retarkivo Wayback Machine
- African wild dogs: Wildlife summary. African Wildlife Foundation.
- The Zambian Carnivore Programme
- Save the African wild dog
- Wildentrust.org
- Painted Dog Conservation (conservation organization)
- Photos, videos and information from ARKive Arkivigite je 2010-11-08 per la retarkivo Wayback Machine