Orienta griza kanguruino kun sia ido | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Specioj | ||||||||||||||||
Ruĝa kanguruo Macropus rufus | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La kanguruo estas aŭstralazia marsupiulo el la familio makropedoj, denaska al la kontinento Aŭstralio kaj Nov-Gvineo. La aŭstralia registaro taksas, ke 42,8 milionoj da kanguruoj vivis ene de la komercaj rikoltregionoj de Aŭstralio en 2019, malpli ol 53,2 milionoj en 2013.[1] Kanguruoj havas grandajn, potencajn malantaŭajn krurojn, grandajn piedojn adaptitajn por salti, longan muskolan voston por ekvilibro, kaj malgrandan kapon. Kiel la plej multaj marsupiuloj, inaj kanguruoj havas saketon nomitan marsupio en kiu iliaj idoj kompletigas postnaskan evoluon.
Lamarko parolas pri la kanguruo, kiel ekzemplo de stranga tipo de mamuloj, kiu disvolvis strange kaj male siajn membrojn, nome antaŭaj kruroj, malantaŭaj kruroj kaj vosto, kio pruvas, ke uzo kaj maluzo de specifa organo kaŭzas ties disvolvon aŭ respektive malaperon (p. 108).
Referencoj
- ↑ "Kangaroo population estimates" (PDF). Wildlife Trade. Government of Australia: Department Agriculture, Water and the Environment. Arkivita (PDF) de la originalo la 25an de julio 2021. Prenite 30 julion 2021.
- Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.
Vidu ankaŭ
- arbo-kanguruo
- ruĝa kanguruo
- nigravizaĝa kanguruo
- orienta griza kanguruo
- mallongvosta kanguruo aŭ kvokao
- valabio
- Griza makropo
- Griza valabio