Makedonlingva Vikipedio
Retadreso mk.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo makedona
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 27-a de marto 2024
Artikolnombro 142 508
Profundeco 78.9
Paĝoj 558 539
Redaktoj 5 170 147
Uzantoj 115 362
Aktivaj uzantoj 254
Administrantoj 12
Dosieroj 9 146

La makedonlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la makedona lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Македонска Википедија. La projekto fondiĝis en septembro 2003. La 27-an de marto 2024 ĝi enhavas 142 508 artikolojn.

Ĉi tiu eldono komenciĝis en septembro 2003 kaj komence de oktobro 2021 havis pli ol 104 900 artikolojn, 224 aktivajn uzantojn, 15 administrantojn kaj kvar burokratojn. Ĝi superis la 10.000 artikolan markon en 2007. La makedona Vikipedio prezentiĝis en iuj makedonaj ĵurnaloj, kiel Nova Makedonija (angle: Nova Makedonio) dum la projekto mem aperis en kelkaj enlandaj novaĵagentejoj. Ĝi preterpasis la 100.000 artikolan markon la 1-an de majo 2019, iĝante la 62-a Vikipedio superanta la markon de 100.000 artikoloj.

Vidu ankaŭ

  • "Internacia Vikipedio", statistikaj informoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.