En arto, la makabro[1] estas topika temo en eŭropa arto, kiu memorigas pri la neeviteblo de morto.
Historio
En klasika helena kaj romia kulturo, filozofoj, speciale stoikistoj, emfazis la konscion prii la neevitebleco de morto, laŭ la latina frazo memento mori. Tamen, helena aŭ romia arto nur malmulte montris makabron.
Makabro populariĝis kun la disvastiĝo de kristanismo. Dum la Eŭropa mezepoko, preĝejoj kaj monaĥejoj ofte havis murpentraĵojn kaj reliefojn pri morto.
Post mezepoko, la makabro restas populara temo en literaturo kaj vidarto. Dum la 19-a jarcento, la Usona verkisto Edgar Allan Poe verkis multajn makabrajn novelojn kaj poemojn. En muziko, La Morto kaj la Junulino de Schubert estas fama ekzemplo de makabra komponaĵo; en kino, unu el la plej famaj ekzemploj estas La sepa sigelo reĝisorita de Ingmar Bergman.
Ekzemploj
- Skulptaĵo de Morto portanta la kronon de la Sankta Romia Imperio, sur la sarkofago de Karolo la 6-a
- Lustro farita el homaj ostoj en Ostejo en Sedlec
- Ilustraĵo de la Danco de mortintoj, en la Nurenberga kroniko
- Muro en la Capela dos Ossos, Évora, Portugalio
- Muro en la Capela dos Ossos, Évora, Portugalio
Etimologio
La origino de la termino makabro ne estas certa. La vorto devenas de la franca macabre, sed pluraj teorioj ekzistas pri ĝia etimologio. Unu asertas, ke ĝi devenas de la nomo Makabeo en 2-a libro de la Makabeoj, kies ĉapitroj 6 kaj 7 priskribas la torturon kaj martiriĝon de sennoma virino kaj ŝiaj sep filoj. Alia teorio ligas ĝin kun la araba vorto مَقْبَرَة maqbara “tombejo”. Tio estas plej verŝajna tra la lingvoponto de la hispana lingvo. Makbara estas verko de 1975 de la hispana verkisto Juan Goytisolo. "Makbara" estas arabdevena vorto kiu kolektas la radikajn literojn "m-k-b-r", rilataj al morto, el kio devenas esperantaj vortoj kiaj makabra aŭ kadavro.