Makád (makAd) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono de Ráckeve.
Bazaj informoj
- 47° 05′ 11″ N 18° 55′ 48″ O / 47.08639 °N, 18.93000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 05′ 11″ N 18° 55′ 48″ O / 47.08639 °N, 18.93000 °O (mapo)
- Areo: 32 km²
- Alto super marnivelo: 100 m
- Loĝantaro: 1300
- Poŝta kodo: 2322
- Telefonprefikso: 24
Situo
Makád situas sur ebenaĵo, en Insulo Csepel, kie ĝi estas la plej suda komunumo. Ĝi ne havas fervojon, ĉefvojon, pramon, nur sakovojon el Ráckeve. Tiu lasta urbo troviĝas 9, Budapeŝto 54 km.
Historio
Pli frue hunoj kaj avaroj loĝis tie. Dum la turka erao la vilaĝo estis sultana bieno, kie la vivo ne estis kruela, tial la loĝantaro pluvuvis. La copfa kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1806. En 1940 inundo okazis. En 1945 oni disdonis parcelojn el la grandbieno al la malriĉaj vilaĝanoj.
Apud la vilaĝo fiŝkaptista lago kaj apud-Danuba arbaro troviĝas.
Famuloj
En Makád naskiĝis lingvisto József Thury.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.