Majstro Mateo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1161 (1161-01-01)
Morto 1-an de januaro 1217 (1217-01-01) (56-jaraĝa)
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Reĝlando Galegio
Okupo
Okupo skulptisto arkitekto

Majstro Mateo (ĉ.150 - ĉ.1122 ~ 1217) estis skulptisto kaj arkitekto, kiu disvolvis sian verkadon en mezepokaj kristanaj reĝlandoj de la Iberia Duoninsulo dum la dua duono de la 12-a jarcento.

La unua konata fakto pri la Majstro Mateo estas dokumento de 1168, konservita en la arkivo de la Katedralo de Santiago, kie atestas, ke la Majstro jam laboris en la katedralo de Santiago kaj pro kio li ricevis gravan monsumon de la reĝo Ferdinando la 2-a de Leono. La Portiko de la Gloro de la Katedralo de Santiago-de-Kompostelo estas unu el liaj plej bone konataj verkoj.

Apenaŭ konserviĝas datumoj pri lia antaŭa trejnado, sed ĉio ŝajnas indiki, ke li havis longan karieron laŭlonge de la Jakoba Vojo, precipe en ĝiaj francaj sekcioj.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.