majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en majo 2023:
- En diversaj lokoj de la mondo okazis manifestacioj kadre de la luktado de laboristoj por iliaj rajtoj dum la Unua de Majo.
Akcidento en ormino de la Departemento Arekipa en suda Peruo rezultis en 27 mortoj.
Brita kronadceremonio: Reĝo Karlo la 3-a kaj Reĝino Camilla de Britio estas kronitaj en Abatejo Westminster en Londono.
Nova operaco de Israelo kontraŭ la Palestina Islama Ĝihado en la Gazaa Sektoro.
Fortaj pluvoj dum unu semajno okazigis pli ol 400 mortojn en Suda Kivuo, en oriento de Demokratia Respubliko Kongo.
Dum operaco de la armeo de Israelo kontraŭ la Gazaa Sektoro oni mortigis 25 palestinanojn, inter kiuj ses infanojn.
Loreen de Svedio gajnis la Eŭrovido-Kantokonkurson per la kanto "Tattoo", iĝante la unua virino kiu gajnis la konkurson dufoje.
- En
Maŭritanio okazas parlamenta baloto.
Opozicio venkis en balotado super la partianoj de militistoj en Tajlando.
Ciklono okazigis gravajn damaĝojn en Birmo, Bangladeŝo kaj nordorienta Barato.
- En
Turkio okazas parlamentaj kaj prezidentaj balotoj.
Fortaj pluvoj okazigis dek kvar mortojn kaj enormajn damaĝojn en la regiono Emilio-Romanjo, Italio.
Inter la 20-an de majo ĝis la 11an de junio 2023 okazas la 23-a Mondpokalo pri futbalo inter junulaj teamoj (akk Mondialito) de FIFA en Argentino.
Partio de Xanana Gusmão venkis en balotado en Orienta Timoro.
Dudek junulinoj mortis pro incendio en lerneja dormoĉambro en Mahdia, Gujano.
Fama kantistino Tina Turner mortis estante 83-jaraĝa.
En
Hispanio okazas balotoj pri la parlamentoj de 12 el la sume 17 Aŭtonomaj Komunumoj.
Recep Tayyip Erdogan venkis en prezidenta balotado en Turkio.
Hispana verkisto Antonio Gala mortis estante 92-jaraĝa.
En
Nederlando okazas balotoj pri la seĝoj en la unua ĉambro de la
Ĝeneralaj Statoj de la Reĝlando Nederlando.
en
Latvio okazas prezidanta baloto.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.