majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en majo 2016:
- Tago de laborista lukto en multaj landoj. En Bejruto, por unua fojo en arabaj landoj, oni organizis lukton de hejmlaboristinoj, ĉefe el Azio kaj Afriko, kiuj manifestaciis surstrate postulante laborrajtojn.
- En la provinco Papuo de Indonezio ĉirkaŭ 2 000 personoj estis arestitaj kiam protestis kontraŭ la aligo de la provinco al Indonezio. El ili kelkaj centoj restis arestitaj.
- Enormaj incendioj ĉirkaŭ la kanada urbo Fort McMurray devigas elhejmigon de ĉirkaŭ 100 000 loĝantoj.
- Ĵurnalistoj Can Dundar kaj Erdem Gul kondamnitaj al enprizonigo de kvin jaroj ĉar ili disvastigis informojn pri sendo de armiloj el Turkio al Sirio.
- La pakistandevena Sadiq Khan iĝas la unua islama urbestro de Londono.
- Grekaj civitanoj protestas kontraŭ nova ŝparprogramo, kiu mallongigas la pensiojn kaj ŝparus 1,8 miliardojn da eŭro por la fisko.
- Atenco kontraŭ merkato kaj aliaj du atencoj kontraŭ kvartaloj de ŝijaistoj en Bagdado okazigas ĉirkaŭ 100 mortojn.
- 11 mortoj kaj 21 vunditoj pro atako kontraŭ ŝtata gasfabriko en Taji (42 km norde de Bagdado), en Irako.
- 25 personoj mortis konsekvence de memmortiga atenco kontraŭ policejo en Mukalla (sudo de Jemeno).
- Aviadilo portanta 66 personojn falas enmaren kiam flugis el Parizo al Egiptio.
- Mortis radikala itala politikisto Marco Pannella.
- Cento da mortoj pro diversaj atencoj fare de Islama Ŝtato ĉe la marborda regiono de Sirio.
- La turka ministroprezidanto kaj gvidanto de la partio AKP Ahmet Davutoğlu retiriĝis. Binali Yıldırım transprenis ĉi tiun pozicion.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.