majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
1-a de majo
- Laŭ televida deklaro de la usona prezidanto Barack Obama la estro de Al-Kaido Usama bin Laden estis mortigita je la nokto al la 2-an de majo en Abbottabad (Pakistano) dum interpafado kun usonaj sekretservoj.[1][2]
- Nokte al la 1-an de majo dum bombado de NATO pereis la filo de Muamar Kadafi Saif al-Arab kaj tri nepoj de la libia ŝtatestro.[3] Baldaŭ post tio homamasoj atakis ambasadorejojn de Usono, Britio, Italio kaj oficejon de UN en Tripolo.[4] Responde al detruo de sia ambasadorejo Britio deklaris libian ambasadoron persona non grata.[5]
- En Romo (Italio) estis beatigita la papo Johano Paŭlo la 2-a.[6]
- Germanio kaj Aŭstrio nuligis barojn por enveturado de labormigrantoj el 10 landoj, aniĝintaj en Eŭropa Unio en 2004: Hungario, Latvio, Litovio, Pollando, Slovakio, Slovenio, Ĉeĥio, Estonio, Malto kaj Kipro.[7]
2-a de majo
- Forpasis la soveta, rusia ekonomikisto Leonid Abalkin. Li havis 80 jarojn.[8]
- Turkio decidis malfermi ambasadorejon en Libio.[9]
- Forpasis la fama rusia aktoro Aleksandr Lazarev (pli juna). Li havis 73 jarojn[10]
- En Japanio estis aprobita la eksterordinara buĝeto je 4 trilionoj da enoj (50 miliardoj da usonaj dolaroj) por la 2011-2012 financa jaro. Ĝi estas destinita por likvido de sekvoj de la tertremo kaj cunamo de la 11-a de marto.[11]
- En Amsterdamo (Nederlando) estis malfermita la privata muzeo pri kanaloj.[12]
3-a de majo
- Apelacia tribunalo plene forigis akuzojn de la eks-prezidanto de Honduro Manuel Zelaya.[13]
- La ĉefministro de Turkio Recep Tayyip Erdoğan deklaris, ke la libia ŝtatestro Muamar Kadafi devas senprokraste forlasi sian postenon.[14]
- Itala polico arestis ĉirkaŭ 80 homojn, supozeble ligitaj al mafio. 40 el ili estis kaptitaj en Kalabrio pro ligo al la krima grupo Ndrangheta, inkluzive de Rocco Fermia, urbestro de Marina di Gioiosa Ionica. Pliaj 40 estis arestitaj en Napolo.[15]
- Hamaso kaj Fath subskribis en Kairo (Egiptio) la interkonsenton pri nacia unuiĝo. Laŭ ĝi estos establita senpartia portempa registaro kaj ene de jaro okazos balotado en parlamento kaj prezidanto de la Palestina aŭtonomio.[16]
- Svisio frostigis bankokontojn de la tri eksaj arabaj ŝtatestroj. Entute estis frostigitaj 830 milionoj da svisaj frankoj (960 milionoj da usonaj dolaroj): 410 milionoj de Hosni Mubarak, 360 de Muamar Kadafi kaj 60 de Zine El Abidine Ben Ali.[17]
- Ĉirkaŭ je la 15-a horo tornado trafis la urbon Auckland (Nov-Zelando). Pereis 1 aŭ 2 homoj, 14 estis vunditaj.[18]
- Forpasis la rusia artsciencisto, esploristo de la rusa avangardo Selim Ĥan-Magomedov. Li havis 83 jarojn.[19]
4-a de majo
- Tankoj kaj kirasveturiloj estis enigitaj en Homson, Rastanon, Banijason kaj antaŭurbojn de Damasko (Sirio).[20]
- La ĉefministro de Italio Silvio Berlusconi proponis kiel sia posteulo la ministron pri ekonomio Giulio Tremonti.[21]
- Registaraj armeaj trupoj plene ekregis Abiĝanon (Eburbordo).[22]
- La registaro de Germanio decidis daŭrigi mandaton de la germana armo en KFOR por unu jaro. Samtempe maksimuma kvanto de militistoj malpliiĝos ekde 2500 ĝis 1850.[23]
5-a de majo
- Forpasis la usona dramisto Arthur Laurents, aŭtoro de West Side Story.[24]
- La usona ministro pri eksteraj rilatoj Hillary Rodham Clinton diris, ke frostigita mono de la libia reĝimo devas esti donitaj al la "libia popolo".[25]
- Estis arestitaj ĉefa suspektato pri okazigo de la terora ago en Marakeŝo (Maroko) kaj du komplicantoj.[26]
- Itala polico konfiskis ĉe la mafia klano Polverino aktivojn je miliardo da eŭroj.[27]
- Aviadiloj de NATO bombardis kelkajn helikopterojn de la libia armeo, transportintajn sur postveturiloj.[28]
- Pakistanaj aŭtoritatoj komencis enketadon pri cirkonstancoj, kiuj ebligis kaŝadon de la gvidanto de Al-Kaida Usama bin Laden en la lando dum multaj jaroj.[29]
- Hispanio, Danio kaj Nederlando malkonfirmis la deklarojn de la Nacia Transira Konsilio pri sia agnosko de ĝi kiel sola laŭleĝa reprezentanto de la libia popolo.[30]
- En la urbo Hilla (Irako) aŭto, stirita de kamikazo kaj enhavinta 150 kg da eksplodaĵo, trafis policejon kaj eksplodis. Pereis almenaŭ 21 policanoj.[31]
- Je la nokto al la 5-an de majo estis levita unua korpo de pereinto el la vrako de la aviadilo Airbus 330 de la flugo Air France 447, trovita en Atlantiko.[32]
- Matene 40 armeaj maŝinoj kaj 350 soldatoj foriris el Daraa (Sirio). Laŭ oficialaj informoj ĉiuj militistoj estos foririntaj el la urbo ĝis vespere.[33]
- La eksa ministro pri internaj aferoj de Egiptio Habib al-Adli estis kondamnita al 12 jaroj de malliberigo pro monlavado kaj kontraŭleĝa alproprigo de mono.[34]
- Spertuloj unue eniris la unuan energoblokon de la atomcentralo Fukuŝima-1 (Japanio) por ke laboru tie dum 40 minutoj.[35]
- Forpasis Claude Stanley Choules, lasta el konataj batalantoj de la Unua mondmilito, partopreninta ankaŭ la Duan Mondmiliton. Li havis 110 jarojn kaj mortis en maljunulejo de la urbo Perto (Aŭstralio).[36]
6-a de majo
- Laŭ informoj de Associated Press en Sirio pereis ĉirkaŭ 30 manifestaciantoj (siriaj rajtdefendantoj diras pri almenaŭ 15 pereintoj en Homso, 6 en Ham, 5 en Latakio). Al-Ĝazira sciigas pri 26 viktimoj, referencante al la rajtdefendanta grupo Insan. SANA informas pri pereo de 1 soldato kaj 3 policanoj en Homso, atakitaj de krimuloj. Entute laŭ ĝi pereis 10 policanoj kaj militistoj. UN esprimis deziron sendi al la lando enketistojn kaj la registaro bonvenigis tion.[37]
- Al-Kaida konfirmis pereon de sia gvidanto Usama bin Laden.[38]
- Polico dispelis en Tunizo (Tunizio) kontraŭregistaran manifestacion.[39]
- Spiegel informas, ke la registaro de Germanio pretigis planon pri poioma rezigno je atomenergio.[40]
- La Supera kortumo de Brazilio agnoskis samseksan edzecon laŭleĝa.[41]
- En Bakuo (Azerbajĝano) antaŭ la oficejo de la ministerio pri edukado okazis manifestacio kontraŭ malpermeso pri surhavo de hiĝaboj en lernejoj de la lando. La manifestacio estis dispelita de polico, dekoj da partoprenantoj estis vunditaj kaj kaptitaj.[42]
- Oni sciigas, ke iuj subtenantoj de la irana prezidanto Mahmud Ahmadineĵad estis kaptitaj de aŭtoritatoj pro akuzoj pri rilatoj al sorĉado kaj alvoko de ĝinoj.[43]
- Francio elpelas 14 libiajn diplomatojn, konservintajn fidelecon al Muamar Kadafi. Ili devas forlasi la landon dum 48 horoj.[44]
- La fondinto de la firmao Parmalat 72-jara Calisto Tanzi estis agnoskita kulpa pri financa trompado kaj kondamnita al malliberigo dum 4 jaroj kaj 4 monatoj.[45]
7-a de majo
- Antaŭ alteriĝo apud la bordo de Papuo kraŝis la fluginta el la urbo Sorong pasaĝera aviadilo MA-60, en kiu troviĝis 21 pasaĝeroj (inkluzive de 3 infanoj) kaj 6 skipanoj. Neniu postvivis.[46]
- En Kandagaro (Afganio) eksplodiĝis 10 bomboj, sekve de kio estis damaĝitaj almenaŭ 30 homoj. Samtempe estis pripafita el minĵetiloj rezidejo de guberniestro kaj hotelo.[47]
- Apud la kopta preĝejo de Sankta Mena en Kairo (Egiptio) okazis interpuŝiĝoj de kristanoj kaj islamanoj, kiujn partoprenis ĉirkaŭ 500 homoj. Laŭ Reuters pereis 5 kaj estis vunditaj 54 homoj; laŭ AFP pereis 4 kaj vundiĝis 20 homoj; laŭ oficialaj informoj - 1 kaj 23. Polico dispelis interbatantojn per larmogaso kaj pafado en aeron.[48]
- Tankoj estis enigitaj en la urbojn Banijas kaj Baida (Sirio).[49]
8-a de majo
- Ĝis 24 miloj da homoj partoprenis en Meksikurbo (Meksiko) manifestacion kontraŭ narkokarteloj. Marŝo komenciĝis la 5-an de majo en Cuernavaca. Entute ĝi partoprenis ĝis 85 mil homoj.[50]
- Inter 3 kaj 7 mil homoj partoprenis manifestacion en Marakeŝo (Maroko). Ili kondamnis teroron kaj alvokis al demokratiigo. Simila manifestacio okazis en Kasablanko.[51]
- Libia armeo renovigis bombadon de Misurata.[52]
11-a de majo
- En Cannes, Francio, komenciĝos la 64-a filma Festivalo de Cannes.
9-a de majo
- Gvatemala tribunalo forigis akuzojn je eks-prezidanto de la lando Alfonso Portillo, eks-ministro pri defendo Eduardo Arevalo Lacs kaj tiu pri financo Hiram Maza Castellanos, akuzitaj pri korupto kaj ŝtelado de ŝtatmono.[53]
- Eŭropa Unio aprobis sankciojn kontraŭ Sirio. Estas malpermesita vendado al ĉi lando de armiloj kaj aliaj iloj uzeblaj por reprezalioj. Por 13 siriaj aŭtoritatuloj estis malpermesita enveturo en Eŭropan Union, iliaj bankokontoj estos frostigitaj.[54]
- Aŭstria tribunalo decidis ekstradicii la eksan ĉefministron de Kroatio Ivo Sanader.[55]
- 11 el 23 ŝtatoj de Venezuelo seniĝis je elektroprovizado post du paneoj en elektrolinioj. Plejparte ĝi estis restarigita dum unu horo.[56]
- En Lvivo (Ukrainio) nazioj el la organizaĵo "Svoboda" (eo: Libereco) blokadis busojn kun veteranoj de la Dua Mondmilito kaj aktivuloj de la organizaĵo "Rusa unueco", kiuj alveturis al la memorialo Helmo de gloro, kaj provis renversigi ilin. Okazis interpuŝiĝoj kontraŭ speciala taĉmento "Berkut".[57]
- En Germanio komenciĝis tutnacia censo — unua post reŭnuiĝo de la lando.[58]
- Samoa decidis ŝanĝi sian horzonon, pliigante ekde la 29-an de decembro ĝin je 24 horoj. Tio helpos al komercaj interrilatoj kun Nov-Zelando kaj Aŭstralio.[59]
10-a de majo
- En Palestina Aŭtonomio estis emisiitaj la unuaj korporaciaj obligacioj. Loka investkompanio PADICO emisiis 7 mil obligaciojn valorajn je 70 milionoj da usonaj dolaroj por 5 jaroj.[60]
- Laŭ oficialaj informoj en Tunizio estis arestitaj pli ol 600 homoj, partoprenintaj kontraŭregistarajn tumultojn ekde la 5-an de majo.[61]
- La eksa ministro pri turismo de Egiptio Zuhejr Garana estis kondamnita al 5-jara malliberigo pro korupto kaj trouzo de plenpovoj.[62]
- Aviadiloj de NATO amase bombardis Tripolion (Libio).[63]
11-a de majo
- Matene siria armeo pripafis el tankoj loĝatajn kvartalojn de Homso, en kiu okazas kontraŭregistaraj protestoj.[64]
- La Registaro de Danio decidis restarigi limgardan kaj doganan kontrolon ĉe la limoj de Germanio kaj Svedio.[65]
- Vespere apud la urbo Lorko (Hispanio) je 18:47 (loka horo) okazis la tertremo forta je 5,1 gradoj laŭ la skalo de Richter kun posttertremo je 4,4 gradoj. Pereis almenaŭ 10 homoj.[66]
- Franca tribunalo decidis haltigi elakvigon de korpoj de pereintoj en la Flugo Air France 447.[67]
- La franca ministro pri buĝeto François Baroin sciigis, ke la unua rondo de la prezidanta balotado okazos la 22-an de aprilo de 2012, la dua — la 6-an de majo. Balotado por malsupra palato de la parlamento okazos la 10-an kaj 17-an de junio 2012, tiu por Senato — la 25-an de septembro 2011.[68]
- La alta reprezentanto pri eksterlandaj aferoj kaj sekureca politiko Catherine Ashton diris, ke Eŭropa Unio baldaŭ malfermos sian oficejon en Bengazi (Libio) por ke pli efektive interagu kun la Nacia Transira Konsilio.[69]
- Libiaj ribeluloj preskaŭ plene (krom suda parto) elbatis armeanojn el la flughaveno de Misurata.[70]
- La Supera tribunalo de Barato rifuzis amendon de la registaro pri revizio de la juĝdecido pri superaj administrantoj de la korporacio Union Carbide, kulpaj pri la Bhopala tragedio de 1984.[71]
12-a de majo
- La eks-prezidanto de Egiptio Hosni Mubarak estis arestita por pliaj 15 diurnoj.[72]
- Egiptio oficiale petis helpon de la Internacia Monunua Fonduso.[73]
- En la atomstacio Hamaoka (Japanio) komenciĝis laboro pri haltigo de la kvara nuklea reakciujo.[74]
- Je la nokto al la 2-a de majo dum dispelo de kontraŭregistara manifestacio en Jemeno laŭ AFP pereis 10 kaj estis vunditaj 226 homoj kaj plkiaj 2 pereis dum interpuŝiĝoj kontraxu polico, kiuj komenciĝis la 11-an de majo antaŭ rezidejo de la registaro. The Daily Beast raportas pri 2 pereintoj en Taizo kaj 1 en Al-Hudaida. The Guardian sciigas pri 18 manifestaciantoj mortigitaj en Sanao, Taizo kaj Al-Hudaida.[75]>
- La Supera tribunalo de Bangladeŝo aboliciis malpermeson pri kreado de fatvoj, starigitan en 2001, sed establis certajn limigojn de tiu procezo.[76]
- Ivan Demjanjuk, akuzita pri krimoj dum la Dua Mondmilito, estis kondamnita al la 5-jara malliberigo.
- La registaro de Japanio deidis neniigi tutan brutaron je 20 km ĉirkaŭ la atomcentralo Fukuŝima-1.[77]
- Tajlanda tribunalo decidis denove enprizonigi du gvidantojn de la ruĝĉemizuloj, kiuj estis malliberigitaj garantie, sed laŭ ĝi rompis respektivajn kondiĉojn.[78]
- La partio Veraj Finnoj rezignis eniri la registaron pro sia kategoria malkonsento pri aprobo de financa helpo al Portugalio.[79]>
- Matene aviadiloj de NATO bombis Tripolon (Libio), inkluzive de militbazon Bab al-Azija. Laŭ libiaj aŭtoritatoj tie pereis 6 kaj estis vunditaj 10 civiluloj.[80]
- La Supera tribunalo de Lahoro (Pakistano) decidis, ke prezidanto de la lando ne rajtas samtempe estis estro de iu ajn partio. Do Asif Ali Zardari devos forlasi postenon de la kunprezidanto de la Pakistana Popola Partio.[81]
- La gvidanto de la Alianco '90/La Verduloj en Baden-Virtembergo (Germanio) Winfried Kretschmann estis elektita prezidanto de la landa registaro. Li iĝis unua verdula landoprezidanto. Por li voĉdonis 73 deputitoj, kontraŭ — 65.[82]
13-a de majo
- Estis arestita por 15 diurnoj Sjuzana Mubarak, edzino de la eks-prezdanto de Egiptio Hosni Mubarak.[83]
- Miloj da egiptanoj manifestaciis subtene al la koptoj, atakitaj la 7-an de majo, sekve de kio pereis 7 homoj.[84]
- Finiĝis intertraktado inter Usono kaj la libia Nacia Transira Konsilio. Usonaj aŭtoritatoj nomis ĝin "laŭleĝa kaj fidinda partnero" kaj diris, ke Muamar Kadafi perdis laŭleĝecon, sed ne agnoskis ĉi tiun organizaĵon diplomate.[85]
- En Kostariko je frua mateno okazis la tertremo forta je 6,0 gradoj laŭ la skalo de Richter. La surcentro troviĝis je 25 km nord-okcidente de la ĉefurbo San-Joseo. Informoj pri damaĝoj kaj viktimoj ankoraŭ mankas.[86]
- En polic-instruada centro en Ŝabkadar (Pakistano) okazis du eksplodoj, sekve de kiuj pereis almenaŭ 70 kaj estis vunditaj pli ol 30 homoj.[87] Talibano deklaris, ke tio estis la unua venĝofaro pro murdo de Usama Bin-Laden.[88] Entute pereis 98 homoj: 81 surloke kaj 17 mortis en malsanulejo. 140 estis vunditaj.[89]
- Muhammed Yunus, fondinto de Grameen Bank kaj laŭreato de Nobel-premio pri paco dekaris sian eksiĝon de la posteno de la administranto de la banko.[90]
- En la urbodistrikto Uvej (provinco Gansuo, Ĉinio) la 39-jara Yang Xianwen, maldungita kunlaboranto de loka banko ĵetis brulbotelon en bakooficejon, sekve de kio estis vunditaj inter 39 kaj 70 homoj.[91]
- Oni sciigas, ke la prezidanto de Sirio Baŝar Asad malpermesis al militistoj pafi kontraŭ manifestaciantoj.[92]
- Abdel Moneim Abul Fotuh, unu el gvidantoj de Fratoj-Islamanoj esprimis intencon partopreni la egiptan prezidantan balotadon — malgraŭ deklaroj de tiu organizaĵo, kiu promesis ne kandidatigi siajn reprezentantojn.[93]
- Ukrainio deklaris persona non grata du ĉehajn militajn ataŝejon, akuzitajn pri kolektado de sekretaj informoj pri armilproduktado.[94]
14-a de majo
- Michel Martelly ekoficiĝis kiel prezidanto de Haitio.[95]
- En Duseldorfo (Germanio) finiĝis la Eŭrovido-Kantokonkurso-2011. La unuan lokon okupis la duopo el Azerbajĝano — Eldar Qasımov kaj Nigar Camal — kun la kanto Running Scared, la duan — Raphael Gualazzi (Italio), la trian — Eric Saade (Svedio).[96]
- La ĉefo de la Internacia Monunua Fonduso Dominique Strauss-Kahn estis detenita en la flughaveno JFK (Nov-Jorko, Usono) kiel suspektata pri seksa sintrudo al servistino de la hotelo Sofitel, kiun li kvazaŭ penis inklinigi al buŝa seksumado.[97]
- Je la ĉirkaŭ 10-a (loka horo) estis haltigita lasta nuklea reakciujo de la atomstacio Hamaoka (Japanio).[98]
- La unua ĉefministro de Singapuro 87-jara Lee Kuan Yew deklaris, ke li forlasas la registaron por ke donu vojon al junaj politikistoj. Samtempe eksiĝis lia posteulo 69-jara Go Ĉok Tong.[99]
- Eksiĝis la speciala reprezentanto de Usono en Mezoriento George Mitchell.[100]
- Laboristo, kiu svenis dum laboro en la atomstacio Fukuŝima-1 (Japanio), mortis en malsanulejo.[101]
- La israela milita ataseo en Rusio Vadim Lejderman, detenita la 12-an de majo de FSB, estis elsendita al Israelo. Poste aperis informo, ke tion kaŭzis lia agado konsiderata industria spionado.[102]
15-a de majo
- La Ligo de Arabaj Ŝtatoj elektis en Kairo (Egiptio) la novan ĝeneralan sekretarion. Tiun postenon la egipta ministro pri eksteraj aferoj Nabil al-Arabi.[103]
- Apud San Andrés (Peten, Gvatemalo), proksime ĉe la limo de Meksiko nekonatoj murdis en farmobieno 27 homojn, inkluzive 2 virinojn. Viktimoj estis senkapigitaj. Oni supozas, ke temas pri venĝo de la narkokartelo Zetas pro hieraŭa mortigo de Haroldo Leon, unu el ties gvidantoj.[104]
- Palestinanoj-rifuĝintoj prvis ŝturmi la limon de Israelo el Sirio kaj Libano. 8 el ili estis pafmortigitaj de la israelaj kaj libanaj limgardistoj, ĉirkaŭ 10 estis vunditaj. Atakoj de araboj kontraxu israela militistaro okazis ankaŭ en Orienta Jerusalemo, Cisjordanio kaj ĉelime de Sektoro Gaza.[105] Ĉiuj penetrintaj en Israelon estis revenigitaj.[106]
- La 22-jara arabo — stiristo de kamiono, koliziis en Tel-Avivo (Israelo) 15 aŭtojn. 1 homo pereis kaj 17 estis vunditaj. Li diris, ke tion kaŭzis krevinta pneŭo, sed oni supozas ke temas pri terora ago.[107]
- Laŭ oficialaj informoj de la elektokomisiono, la prezidanto de Ĉado Idriss Déby venkis en la prezidanta balotado, gajninte 77,5 % voĉdonoj. La balotadon partoprenis 61 % voĉdonantoj.[108]
16-a de majo
- Oni sciigas, ke la libia ministro pri naftoindustrio Ŝukri Ganem fuĝis el la lando. Laŭ iuj fontoj li aliĝis al ribeluloj.[109]
- Pro arbara incendio estis evakuitaj preskaŭ ĉiuj 7000 loĝantoj de Slave Lake (Alberto, Kanado).[110]
- Israelaj limgardistoj atentige pafis kontraŭ ŝipo, kiu provis aliri Sektoron Gaza por veturigi tien 7,5 km da kanalizaj tuboj.[111]
- La belga reĝo Alberto la 2-a komisiis al la gvidanto de la Partio Socialista Elio Di Rupo formi la registaron.[112]
- Ministroj pri financoj de la landoj de Eŭropa Unio aprobis financan helpon al Portugalio je 78 miliardoj da eŭroj.[113]
- La registaro de Dubajo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj) informos pri ŝtatigo de Dubai Bank.[114]
- Human Rights Watch sciigas, ke dum tritagaj tumultoj, okazintaj en Niĝerio post la prezidanta balotado finiĝinta la 16-an de aprilo, en la lando pereis 800 homoj. Pli frue oni diris pri 500 viktimoj. Christian Association of Nigeria informas pri almenaŭ 170 murditaj kristanoj kaj pli ol 350 bruligitaj preĝejoj.[115]
- Oni sciigis, ke datumoj de nigra skatolo de la kraŝinta aviadilo de la Flugo Air France 447 estis sukcese kopiitaj kaj estos deĉifritaj ene de kelkaj semajnoj.[116]
- En Rusio komenciĝis amasa fabrikado de la aŭto LADA Granta.
17-a de majo
- La plialtiĝinta rivero Leno inundis pli ol 200 domoj kaj aliaj konstruaĵoj en Jakutio (Rusio). El la vilaĝoj Edejci kaj Partizan estis evakuitaj ĉirkaŭ 1000 homoj, inkluzive de 500 geinfanoj. Apud Partizan la rivero altiĝis je 11 metrojn (krizonivelo egalas al 9,78 m).[117]
- En Aktoba (Kazaĥio) iu Rahimĵan Maĥatov esplodigis memfaritan bombon antaŭ oficejo de la Komitato pri nacia sekureco. Li pereis, du homoj estis vunditaj. Laŭ oficialaj sciigoj temas pri akuzita krimulo, kiu volis tiele evti respondencon.[118]
- La brita reĝino Elizabeto la 2-a vizitis Irlandon. Tio estas la unua vizito de brita monarko en la landon post ties sendependiĝo.[119] Hieraŭ polico sendanĝerigis bombon en buso en la urbo Maynooth, apud Dublin.[120]
- The Washington Post sciigas, kelaŭ ĝiaj fontoj Usono kaj Talibano okazigis en Germanio rektan intertrakton.[121]
- La enketa komisiono de Rusio sciigas pri aresto en Moskvo de la kanibalo Nikolaj Ŝadrin. Li agnoskis, ke antaŭnelonge murdis sian konaton Jla Egorov kaj manĝis parton de lia hepato.[122]
- Dum ŝijaistaj protestoj en Manamo (Barejno) unu el opoziciuloj direktis aŭton en policon. 4 policanoj estis grave vunditaj.[123]
- En Chiapas (Meksiko) polico detenis du kamionojn, en kiuj sekvis al Usono 513 kontraŭleĝaj migrantoj el Gvatemalo, Salvadoro, Honduraso, Dominika Respubliko, Nepalo, Barato, Ĉinio kaj Japanio.[124]
- Ĉeĥio deklaris persona non grata militan ataŝeon de Ukrainio.[125]
18-a de majo
- La prezidanto de la Federacia Konsilio de Rusio Sergej Mironov perdis tiun postenon, ĉar li estis revokita de la Leĝdonanta Kunveno de Sankt-Peterburgo, kiun li reprezentis. Kaŭzis tion akra kritiko de la gvidanto de la partio Justa Rusio kontraŭ reganta reĝimo, inkluzive de gubernistrino de Sankt-Peterburgo Valentina Matvijenko.[126]
- En Dublino (Irlando) finiĝis UEFA-pokalo. La portugala teamo FC Porto venkis la samlandan FC Braga — 1:0.[127]
- La registaro de Usono ordonis frostigi bankokontojn de la prezidanto de Sirio Baŝar al-Asad kaj pliaj ses superuloj: vic-prezidanto Faruk al-Ŝaraa, ĉefministro Adel Safar, ministro pri internaj aferoj Mohamad Ibrahim al-Ŝaar, ministro pri defendo Ali Habib, estro de la armea informservo Abdul Fatah Kudsija kaj prezidanto de la administracio pri politika sekureco Mohamad Dib Zajtun.[128]
- En Tunizo (Tunizio) estis nuligita elirblokado.[129]
- La irana ministro pri eksteraj aferoj Ali Akbar Salehi deklaris, ke lia lando kaj Kuvajto superiris diplomatian krizon kaj baldaŭ ĉi-landaj diplomatoj estos revenintaj.[130]
- Ĉe la norda limo de Tunizio kaj Libio nekonatoj atakis tuniziajn militistojn, sekve de kio 4 militistoj kaj 1 limgardisto pereis. Per responda fajro ili mortigis 3 el 9 atakintoj, el kiuj 1 estis tunizano, 1 alĝeriano kaj 1 libiano. Oni supozas, ke temas pri teroristoj el la organizaĵo Al-Kaida en Magribo.[131]
- Al-Ĝazira informas, ke dum tritagaj interpuŝiĝoj de opoziciuloj kontraŭ polico en la ĉelima urbo Tel-Kelah (Sirio) pereis almenaŭ 27 manifestaciantoj. Laŭ oficialaj informoj la 17-an de majo tie pereis 8 militistoj kaj policanoj, pliaj 5 estis vunditaj. Associated Press sciigas ankaŭ pri interpuŝiĝoj en Homs.[132]
- Inter 1 kaj 2 mil homoj protestis antaŭ la germana militbazo en Talokan (Afganio) post sciigo pri mortigo de 4 civiluloj de militistoj ISAF. Laŭ la guberniestro Abdul Ĝabar Takva, manifestaciantoj ĵetis en la tendaron kelkajn grenadojn post kio afganaj policanoj pafis kontraŭ ilin.[133] Du germanaj soldatoj estis vunditaj. Poste reprezentantoj de Bundeswehr deklaris, ke germanaj soldatoj faris kelkajn pafojn kontraŭ nur piedoj kaj manoj de atakintoj. En menciita operaco de ISAF partoprenis nur usonaj kaj afganaj militistoj.[134]
19-a de majo
- La usona prezidanto Barack Obama en sia parolado pri la situacio en Mezoriento diris, ke Israelo devas reveni al la limoj de 1967 kaj en samjaraj limoj devas aperi la onta Palestina ŝtato.[135]
- Organizantoj de la Festivalo de Cannes deklaris, ke la reĝisoro Lars von Trier estas konsiderata en tiu aranĝo persona non grata. Tion kaŭzis lia hieraŭa eldiro dum gazetara konferenco, laŭ kiu li havas nenion kontraŭ judoj, sed tamen iom simpatias al Hitlero. Poste la reĝisoro nomis tion ŝerĉo.[136]
- Barata polico arestis en Asamo 23 homojn, partoprenintajn murdojn de gesorĉistoj (7 virinoj kaj 4 viroj).[137]
- En Kirkuk (Irako) je 9:20 (loka horo) okazis eksplodo en parkumejo de policejo. Kiam alvenis savistoj kaj policanoj okzis dua eksplodo. Je 10:30 tria eksplodo okzis apud eskorto de la urba policestro Aras Mohamed, kiu estis vundita. Entute estis murdtaj inter 17 kaj 29 homoj, vunditaj de 80 al 89.[138]
- Eksiĝis Masataka Ŝimizu, prezidanto de la japana firmao Tokyo Electric Power Company, ekspluatanta la nuklean centralon Fukuŝima 1. Lin anstataŭis Kacutosi Tikudate.[139]
- Tertremo forta je 6 gradoj laŭ la skalo de Richter okazis en la provinco Kütahya (Turkio). La surcentro troviĝis apud la urbo Simav. Informoj pri viktimoj kaj damaĝoj mankas.[140]
- La aviadilo Saab 340, fluginta el Neuquén al Comodoro Rivadavia (Argentino) kraŝis apud la urbo Los Menucos. En ĝia ferdeko troviĝis 18 pasaĝeroj kaj 3 skipanoj.[141]
20-a de majo
- AFP sciigas, ke en Sirio dum dispelado de manifestacioj pereis 44 homoj (inkluzive de 26 en la provinco Idlib kaj 13 en Homs).[142]
- La brita eks-ministro pri medio Elliot Morley estis kondamnita al 16-monata malliberigo pro trompado.[143]
- En uzino de la tajvana firmao Foxconn en Ĉengduo (Ĉinio) okazis eksplodo en sekcio, produktanta iPad 2. 2 homoj pereis kaj almenaŭ 16 estis vunditaj.[144]
- Oni sciigas, ke la famega muzikanto Mick Jagger establis la novan grupon Super Heavy.[145]
- La Konsilio de la Gardistoj de la Konstitucio (Irano) deklaris kontraŭleĝa la decidon de la prezidanto Mahmud Ahmadineĵad, kiu la 16-a de majo nomumis sin ministro pri nafta industrio, anstataŭ eksigita de li Sejd Masud Mirkazimi. Laŭ ĝi tio kontraŭas al la 135-a artikolo de la konstitucio.[146]
- La prezidanto de Jemeno Ali Abdula Saleh anoncis sia intencon okazigi la antaŭtempan prezidantan balotadon.[147]
- La Supera Apelacia Kortumo de Francio konfirmis, ke juĝafero kontraŭ la eks-prezidanto de la lando Jacques Chirac, akuzata pri korupto, ne kontraŭas al konstitucio, do povas esti daŭrigota.[148]
- Eŭropa Unio subtenis la hieraŭan proponon de la usona prezidanto Barack Obama pri reveno de Israelo al la limoj de 1967.[149] Ankaŭ la Mezorienta Kvaropo (UN, Usono, Eŭropa Unio, Rusio) subtenis tiun proponon kaj alvokis Israelon kaj Palestinan Aŭtonomion daŭrigi intertraktadon "sen prokrastoj kaj antaŭkondiĉoj".[150]
- La usona prezidanto Barack Obama sendis al la Senato leteron, per kiu li priskribas situacion en Libio, kaj diras, ke daŭrigo de la milita operaco en tiu ĉi lando gravas kaj petas proponojn de senatanoj.[151]
- La reĝo de Butano Jigme Khesar Namgyel Wangchuck anoncis en la parlamento sian edziĝon en oktobro al la 20-jara studentino Ĝetsun Pema.[152]
- En Ekvadoro estis publikigitaj rezultoj de la referendumo, okazinta la 7-an de majo. Plejmulto da voĉdonantoj jesis pliigon de potenco de la prezidanto.[153]
- Je la nokto al la 20-a de majo aviadiloj de NATO bombardis 8 libiajn militŝipojn en la havenoj de Tripolo, Sirt kaj Al Ĥums.[154]
21-a de majo
- En la sudo de Islando komenciĝis la erupcio de la vulkano Grímsvötn. Je 200 km ĉirkaŭ ĝi estis deklarita senfluga zono.[155]
- La prezidanto de Abĥazio Sergej Bagapŝ, travivinta operacon je dekstra pulmo, portempe ne povas plenumi siajn taskojn, do estis anstataŭita de la vic-prezidanto Aleksandr Ankvab.[156]
- En Hispanio post kelkaj tagoj de manifestacioj de junuloj kontraŭ la malperfekta politika sistemo, miloj de manifestaciantoj defias malpermeson manifestacii la tagon antaŭan al lokaj kaj regionaj balotadoj. Tio okazas ĉefe en centra madrida placo Puerta del Sol, sed ankaŭ en centoj de hispanaj urboj kaj eĉ ambasadejoj.
- Kelkmiloj da opoziciuloj kolektiĝis en la placo de Libereco en Tbiliso (Kartvelio) por postuli demision de la prezidanto Miĥail Saakaŝvili. Protestojn organizas la organizaĵo "Popola kunveno". Simila aranĝo okazas en Batumo.[157] Poste en Batumo ĉirkaŭ 2000 opoziciuloj ŝturmis oficejon de la Aĝara televido, sed post pafado fare de polico diskuris.[158]
- La ĉefo de la irana skoltado Hejdar Mosleĥi informis pri malkaŝo de la reto de usonaj spionoj. Laŭ li estis arestitaj ĉirkaŭ 30 homoj.[159]
- En Jamusukro (Eburbordo) okazis la solena ceremonio de ekoficiĝo de la prezidanto Alassane Ouattara.[160]
- Forpasis la aŭstralia aktoro Bill Hunter. Li havis 71 jarojn kaj mortis pro kancero.[161]
22-a de majo
- En Rabato, Kasablanko, Tanĝero kaj Agadir (Maroko) polico dispelis manifestacion de la subtenantoj de la Movado de la 20-a de aprilo.[162]
- Forta tornado trafis la urbon Joplin (Misurio, Usono), en kiu pereis almenaŭ 89 homoj, etis detruitaj plene aŭ parte multaj domoj kaj konstruaĵoj. En la urbo Minneapolis (Minesoto) 1 homo pereis kaj ĉirkaŭ 30 estis vunditaj.[163] Baldaŭ oni sciigis, ke kvanto da pereintoj atigis 116, pli ol 1150 homoj estis metitaj en malsanulejojn.[164]
- Dum la renkontiĝo kun la Usona-Israela Komitato pri Publikaj Rilatoj (angle American Israel Public Affairs Committee) la usona prezidanto Barack Obama diris, ke la usona adminitracio pretas superiri kadrojn de la ordinara kunlaboro kun Israelo pri defendo por ke "subtenu kvalitan militan superecon" de ĝi. Ankaŭ li diris, ke proponas ne simple reveni al la limoj de 1967, sed okazigi teritorian interŝanĝon inter Israelo kaj Palestino.[165]
- Vespere kelkdekoj da nekonatoj atakis bazon de milit-mara aviado en Pakistano. Jam pereis 4 kaj estis vunditaj almenaŭ 10 homoj. Interpafado daŭras.[166]
- En Islando pro la komenciĝinta antaŭtage erupcio de la vulkano Grímsvötn je 8:30 (loka horo) estis malfermita la internacia flughaveno Keflavik.[167]
- Galo-Romia muzeo en Tungro (Belgio) iĝis laŭreato de la premio Plej bona eŭropa muzeo por 2011.[168]
- Britio pene elvenigis siajn armitajn fortojn el Irako.[169]
- Je la nokto al la 22-a de majo aviadiloj de NATO bombardis Tripolon (Libio) — havenon kaj la distrikton Bab al-Azizija, en kiu troviĝas rezidejo de Muamar Kadafi.[170]
- Je la nokto al la 22-a de majo speciala milica taĉmento ŝturmis en Batumo (Kartvelio) la oficejon de la opozicia organizaĵo "Popola kunveno" kaj frakasis ĝin. 4 opoziciuloj estis enmalsanulejigitaj, dekoj detenitaj.[171] Manifestantoj en Tbiliso ankaŭ estis dispelitaj, kun uzo de larmogaso kaj kuglopafoj.[172]
- Je 07:06 (loka horo) apud la insulo Honŝu (Japanio) okazis tertremo forta je 5,8 gradoj laŭ la skalo de Richter. Ĝia epicentro troviĝis je 89 for de Tokio. Informoj pri damaĝoj kaj viktimoj mankas.[173]
- Je 06:37 (loka horo) sude de Indonezio okazis tertremo forta je 5 gradoj laŭ la skalo de Richter. Informoj pri damaĝoj kaj viktimoj mankas.[173]
- Je 09:17 (loka horo) en Pacifiko sud-oriente de la Kermadekoj (Nov-Zelando) okazis tertremo forta je 6,1 gradoj laŭ la skalo de Richter. Informoj pri damaĝoj kaj viktimoj mankas.[173]
- En Cannes finiĝis la 64-a filma Festivalo de Cannes.
23-a de majo
- La rusia ministro pri eksteraj aferoj Sergej Lavrov intertraktis kun delegacioj de Fath kaj Hamas, alvenintaj al Moskvo. Fine ili interkonentis pri gravaj aferoj, inkluzive okzigon de la municipa balotado en Palestina Aŭtonomio jam oktobre.[174]
- En Sanao (Jemeno) komenciĝis surstrat batalado kun uzo de grenadoj kaj mitraloj. Interpafado ekflamis apud domo de Sadik al-Aĥmar, opozicia gvidanto, estro de la plej granda tribo Ĥaŝid. Liaj subtenantoj batalas kontraŭ polico, kiu ekprovis kapti lin.[175] Baldaŭ ili jam ŝturmis ministeriajn oficejojn.[176]
- Eŭropa Unio disvastigis sankciojn, antaŭe starigitajn kontraŭ 13 siriaj ŝtatofcistoj, ankaŭ kontraŭ la prezidanto de la lando Baŝar al-Asad.[177]
- En Ĉilio estis elterigitaj restaĵoj de la eks-prezidanto Salvador Allende por ke speciala medicinista komisiono difinu, ĉu li memmortigis sin aŭ estis pafmortigita dum la puĉo de 1973.[178]
- Pakistanaj militistoj sciigis pri plena restarigo de la kontrolo super la militbazo Meĥran en Karaĉio, atakita antaŭtage de talibanoj. De 15 ĝis 20 teroristoj ŝturmiris bazon kaj bruligis du aviadilojn. Dum posta interpfado pereis de 10 (laŭ CNN) ĝis 12 (laŭ Sky News) militistoj, 15-20 estis vunditaj. Taliboj perdis inter 3 kaj 5 homoj. Ili nomis tion venĝo pro mortigode Usama bin-Laden.[179]
- Ĉeĥio deklaris persona non grata plian ukrainan diplomaton.[180]
24-a de majo
- La Moskva urba tribunalo (Rusio) malpliigis la tempon de malliberigo de Miĥail Ĥodorkovskij kaj Platon Lebedev por unu jaro, do ili estos liberigitaj en 2016.[181]
- Rusio oficiale agnoskis la Nacian Transiran Konsilion de Libio laŭleĝa partnero por intertraktado. Tamen ĝi ne estas konsiderata sola reprezentanto de la libia popolo.[182]
- En Sanao (Jemeno) renoviĝis batalado inter la respublika gvardio kaj la tribo Ĥaŝid.[183]
- En la distrikto Panĝvaj (provinco Kandahar, Afganio) kamiono, veturiganta vojan laboristojn, eksplodis je memfarita bombo. Pereis 10 kaj estis vunditaj 30 homoj.[184]
- Je la nokto al la 24-a de majo aviadiloj de NATO tre aktive bombardis Tripolon (Libio).[185]
- Tribunalo agnoskis la eksan ĉefministron de Francio Dominique de Villepin kulpa pri juĝafero pri kolumnado de Nicolas Sarkozy.[186]
28-a de majo
- En Moskvo (Rusio) polico dispelis nesankciitan gej-paradon. Ĝis 34 homoj estis kaptitaj.[187]
- La teamo de Futbala Klubo de Barcelono venkis en la fina matĉo de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA super la brita teamo de la Manchester United.[188]
- Egiptio malfermis la limon kun la Gaza Sektoro.
29-a de majo
- En Moskvo (Rusio) forpasis en malsanulejo la prezidanto de Abĥazio Sergej Bagapŝ. Li estis 62-jara.[189]
Referencoj
- ↑ Osama bin Laden is dead, sources say angle
- ↑ Обама заявил об уничтожении Осамы бин Ладена ruse
- ↑ Убит один из сыновей Каддафи ruse
- ↑ В Триполи совершены нападения на иностранные дипмиссии ruse
- ↑ Великобритания выслала ливийского посла ruse
- ↑ Иоанн Павел II причислен к лику блаженных ruse
- ↑ UK migrant workers may flee to German companies angle
- ↑ Умер экономист Леонид Абалкин ruse
- ↑ Турция закрыла посольство в Ливии ruse
- ↑ Умер актер Александр Лазарев-старший ruse
- ↑ Япония выделила 50 миллиардов долларов на борьбу с последствиями землетрясения ruse
- ↑ Amsterdam's famed canal belt gets its own museum angle
- ↑ С бывшего президента Гондураса сняли все обвинения ruse
- ↑ Турция призвала Каддафи оставить власть ruse
- ↑ Mafia arrests 'reveal local political contacts' angle
- ↑ ФАТХ и ХАМАС подписали соглашение о национальном единстве ruse
- ↑ Swiss freeze $1bn in Gaddafi, Mubarak, Ben Ali assets angle
- ↑ Albany tornado wreaks havoc; one dead angle
- ↑ Умер академик Селим Хан-Магомедов ruse
- ↑ Сирийские военные блокировали еще несколько городов ruse
- ↑ Berlusconi: se lascio tocca a Tremonti Arkivigite je 2011-05-05 per la retarkivo Wayback Machine itale
- ↑ Крупнейший город Кот-д'Ивуара оказался в руках избранного президента ruse
- ↑ Германия продлила миссию в Косово на год ruse
- ↑ Умер автор "Вестсайдской истории" ruse
- ↑ США решили отдать деньги Каддафи ливийскому народу ruse
- ↑ Задержаны подозреваемые в организации теракта в Марокко ruse
- ↑ У итальянской мафии конфисковали активы на миллиард евро ruse
- ↑ Натовцы разбомбили ливийские вертолеты ruse
- ↑ Пакистан начал расследование укрывательства бин Ладена ruse
- ↑ Ливийские повстанцы соврали про свое признание Испанией, Данией и Нидерландами ruse
- ↑ В Ираке террорист-смертник взорвал отделение полиции ruse
- ↑ С затонувшего в Атлантике аэробуса достали первое тело ruse
- ↑ Из бунтующего сирийского города начался вывод войск ruse
- ↑ Бывшего главу МВД Египта приговорили к 12 годам тюрьмы ruse
- ↑ Рабочие впервые вошли внутрь первого энергоблока "Фукусимы-1" ruse
- ↑ Скончался последний ветеран Первой мировой войны ruse
- ↑ В Сирии убили 30 демонстрантов ruse
- ↑ "Аль-Каеда" подтвердила уничтожение бин Ладена ruse
- ↑ В Тунисе разогнали антиправительственную демонстрацию ruse
- ↑ Regierung entwirft Stufenplan für Atomausstieg germane
- ↑ Верховный суд Бразилии признал однополые союзыВерховный суд ruse
- ↑ В Баку разогнали акцию сторонников ношения хиджаба ruse
- ↑ Сторонников Ахмадинеджада арестовали за колдовство ruse
- ↑ Франция выслала 14 ливийских дипломатов ruse
- ↑ Основатель Parmalat отправился в тюрьму ruse
- ↑ В катастрофе индонезийского самолета никто не выжил ruse
- ↑ Талибы атаковали Кандагар ruse
- ↑ В межрелигиозных столкновениях в Египте погибли пять человек ruse
- ↑ Власти Сирии ввели танки в оппозиционный город ruse
- ↑ 85 тысяч мексиканцев приняли участие в марше против наркокартелей ruse
- ↑ В Марокко прошли многотысячные демонстрации протеста ruse
- ↑ Войска Каддафи возобновили бомбардировки Мисураты ruse
- ↑ С экс-президента Гватемалы сняли обвинения в коррупции ruse
- ↑ Евросоюз ввел санкции против Сирии ruse
- ↑ Austrijski sud odlucio izruciti Sanadera, on to nije prihvatio kroate
- ↑ Половина Венесуэлы осталась без света ruse
- ↑ Во Львове милиция применила дубинки против националистов ruse
- ↑ В Германии началась первая с момента объединения перепись ruse
- ↑ Самоа переведет часы на сутки вперед ruse
- ↑ В Палестине впервые выпустили корпоративные облигации ruse
- ↑ В Тунисе арестованы более 600 участников беспорядков ruse
- ↑ В Египте осудили бывшего министра туризма ruse
- ↑ Авиация НАТО нанесла новую серию ударов по Триполи ruse
- ↑ Бунтующий сирийский город подвергся танковому обстрелу ruse
- ↑ Дания закроет границы с Германией и Швецией ruse
- ↑ результате землетрясения в Испании погибли 10 человек Arkivigite je 2012-01-07 per la retarkivo Wayback Machine ruse
- ↑ Суд запретил поднимать тела жертв авиакатастрофы со дна Атлантики ruse
- ↑ Во Франции назначена дата президентских выборов ruse
- ↑ откроет представительство в Бенгази Arkivigite je 2012-01-07 per la retarkivo Wayback Machine ruse
- ↑ Повстанцы отбили у сторонников Каддафи аэропорт Мисураты ruse
- ↑ SC dismisses CBI petition, rejects harsher punishment for Bhopal gas tragedy accused Arkivigite je 2011-08-11 per la retarkivo Wayback Machine ruse
- ↑ Бывшего президента Египта задержали еще на 15 суток ruse
- ↑ Египет попросил помощи у МВФ ruse
- ↑ На японской АЭС "Хамаока" начались работы по остановке реактора ruse
- ↑ В Йемене при разгоне демонстрации погибли 10 человек ruse
- ↑ В Бангладеш сняли запрет на издание фетв ruse
- ↑ В зоне отчуждения вокруг "Фукусимы" уничтожат весь скот ruse
- ↑ Jatuporn, Nisit in prison after bail revoked angle
- ↑ True Finns won't join govt after clash on bailout Arkivigite je 2011-05-16 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ В резиденции Каддафи погибли шесть человек ruse
- ↑ Пакистанского президента обязали покинуть пост лидера партии ruse
- ↑ Kretschmann bundesweit erster grüner Regierungschef germane
- ↑ Egypt graft agency orders Mubarak, wife detained Arkivigite je 2011-05-17 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Египте тысячи человек вышли на митинг в поддержку христиан ruse
- ↑ США отказались признать мятежное правительство Ливии ruse
- ↑ 6.0 Earthquake Rocks Costa Rica! Arkivigite je 2011-05-16 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Жертвами взрывов на северо-западе Пакистана стали 70 человек ruse
- ↑ Талибы назвали теракт в Пакистане местью за "мучения" бин Ладена ruse
- ↑ Число жертв теракта в Пакистане выросло до 98 человек ruse
- ↑ Nobel laureate Muhammad Yunus leaves microfinance bank angle
- ↑ Dozens injured in China rural bank explosion angle
- ↑ Syria's Assad reported to have ordered no shooting Arkivigite je 2011-05-16 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Islamist Leader Pursues Egypt's Presidency angle
- ↑ Украина объявила о высылке двух атташе чешского посольства ruse
- ↑ Haiti pop star Michel Martelly sworn in as president angle
- ↑ Победителем "Евровидения-2011" стал Азербайджан ruse
- ↑ Главу МВФ заподозрили в сексуальных домогательствах ruse
- ↑ Японская АЭС "Хамаока" прекратила работу ruse
- ↑ Создатель "сингапурского экономического чуда" ушел на пенсию ruse
- ↑ Спецпредставитель США на Ближнем Востоке подал в отставку ruse
- ↑ Умер ликвидатор последствий аварии на "Фукусиме" ruse
- ↑ Военного атташе Израиля выслали за промышленный шпионаж ruse
- ↑ Лига арабских государств выбрала нового генсека ruse
- ↑ На севере Гватемалы обезглавлены 27 человек ruse
- ↑ Восемь палестинцев убиты при прорыве в Израиль из Сирии и Ливана ruse
- ↑ Прорвавшихся в Израиль палестинцев вернули в Сирию ruse
- ↑ Араб протаранил 15 машин в Тель-Авиве ruse
- ↑ Президент Чада получил третий срок Arkivigite je 2012-01-18 per la retarkivo Wayback Machine ruse
- ↑ Глава нефтяного министерства Ливии переметнулся к повстанцам ruse
- ↑ Alberta town burns, wildfires shut oil facilities angle
- ↑ Израиль обстрелял судно с гуманитарной помощью для сектора Газа ruse
- ↑ Король Бельгии поручил сформировать правительство валлонским социалистам ruse
- ↑ Министры финансов ЕС одобрили выделение кредита Португалии ruse
- ↑ Власти Дубая национализировали Dubai Bank ruse
- ↑ Число жертв беспорядков в Нигерии оценили в 800 человек ruse
- ↑ Air France Flight Data Are Salvaged angle
- ↑ Река Лена подтопила более 200 домов ruse
- ↑ Установлена личность подорвавшегося в Казахстане смертника ruse
- ↑ Елизавета II прибыла в Ирландию ruse
- ↑ В Ирландии перед приездом Елизаветы II обезвредили бомбу ruse
- ↑ U.S. speeds up direct talks with Taliban angle
- ↑ Названа фамилия пойманного в Москве людоеда ruse
- ↑ Bahrain: 9 police hurt in car assault angle
- ↑ Мексиканские полицейские остановили два грузовика с пятью сотнями нелегалов ruse
- ↑ Чехия объявила персоной нон-грата украинского военного атташе ruse
- ↑ Сергея Миронова отправили в отставку ruse
- ↑ Победителем Лиги Европы стал "Порту" ruse
- ↑ U.S. slaps sanctions on Syrian president, top aides Arkivigite je 2011-05-19 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ В столице Туниса отменен комендантский час ruse
- ↑ Иран и Кувейт преодолели дипломатический кризис ruse
- ↑ Тунисские пограничники вступили в бой с террористами ruse
- ↑ В пограничном сирийском городе убиты 27 демонстрантов ruse
- ↑ Tote bei Protesten vor Bundeswehrlager germane
- ↑ Bundeswehr schoss gezielt auf Angreifer germane
- ↑ Обама предложил Израилю вернуться в границы 1967 года ruse
- ↑ Фон Триера объявили персоной нон грата на Каннском кинофестивале ruse
- ↑ В Индии 23 человека арестованы за охоту на ведьм ruse
- ↑ На севере Ирака в тройном теракте погибли 29 человек ruse
- ↑ Report: President of Japan's TEPCO resigning angle
- ↑ На северо-западе Турции произошло сильное землетрясение ruse
- ↑ В Аргентине разбился пассажирский самолет ruse
- ↑ В Сирии при разгоне демонстраций погибли почти 50 человек ruse
- ↑ MPs' expenses: Elliot Morley jailed for 16 months angle
- ↑ Blast rips through Apple manufacturer in China angle
- ↑ Mick forms secret supergroup Arkivigite je 2011-05-24 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ IRAN: Constitutional watchdog rejects Ahmadinejad's bid as caretaker oil minister angle
- ↑ Президент Йемена предложил провести досрочные выборы ruse
- ↑ Суд над Шираком признали законным ruse
- ↑ ЕС поддержал предложение Обамы по Израилю ruse
- ↑ Ближневосточный "квартет" поддержал предложение Обамы по Израилю ruse
- ↑ Обама продолжит операцию в Ливии без разрешения Конгресса ruse
- ↑ Джигме Кхесар Намгьял Вангчук объявил о намерении жениться ruse
- ↑ Ecuador referendum final tally gives Correa victory angle
- ↑ ВВС НАТО уничтожили восемь кораблей Каддафи ruse
- ↑ В Исландии началось извержение вулкана ruse
- ↑ В Абхазии назначили временную замену Багапшу ruse
- ↑ В Грузии начались акции протеста ruse
- ↑ В Батуми полиция открыла огонь на акции протеста ruse
- ↑ Иран объявил об аресте 30 американских шпионов ruse
- ↑ У Кот-д'Ивуара появился президент ruse
- ↑ Умер австралийский актер Билл Хантер ruse
- ↑ В Марокко разогнали акции протеста ruse
- ↑ Число жертв торнадо в Миссури достигло 89 человек ruse
- ↑ Число погибших в Миссури выросло до 116 человек ruse
- ↑ Обама гарантировал Израилю "качественное военное превосходство" ruse
- ↑ Gunmen storm Pakistan's naval aviation base Arkivigite je 2011-05-23 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Главный аэропорт Исландии закрыт из-за вулкана ruse
- ↑ Назван лучший европейский музей 2011 года ruse
- ↑ Великобритания полностью вывела войска из Ирака ruse
- ↑ НАТО нанесло новые удары по порту Триполи ruse
- ↑ В Батуми разгромили офис оппозиционеров ruse
- ↑ Спецназ разогнал акцию оппозиции около телецентра в Тбилиси ruse
- 1 2 3 У берегов Японии произошло землетрясение ruse
- ↑ Лавров встретился с представителями ХАМАСа и ФАТХа ruse
- ↑ В столице Йемена начались уличные бои ruse
- ↑ Йеменская оппозиция начала штурм правительственных зданий ruse
- ↑ Евросоюз ввел санкции против Башара Асада ruse
- ↑ В Чили эксгумировали останки Альенде ruse
- ↑ Пакистанские войска отбили атаку тали-бов на военную базу ruse
- ↑ Из Чехии выслали еще одного украин-ского дипломата ruse
- ↑ Ходорковскому и Лебедеву снизили срок на год ruse
- ↑ Россия признала Национальный переходный совет Ливии ruse
- ↑ В столице Йемена возобновились бои ruse
- ↑ При взрыве в Афганистане погибли десять человек ruse
- ↑ ВВС НАТО подвергли Триполи масштабной бомбардировке ruse
- ↑ Бывшего французского премьера признали виновным в клевете на Саркози ruse
- ↑ На гей-параде в Москве задержали 34 человека ruse
- ↑ "Барселона" выиграла Лигу чемпионов ruse
- ↑ В Москве скончался президент Абхазии Сергей Багапш ruse
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.