majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2007 tagoj |
Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum majo de 2007.
28-a de majo 2007
- Matsuoka Toshikatsu, la ministro pri agrikulturo, forstokulturo kaj fiŝado de Japanio, mortis en malsanulejo post nesukcesa provo pendumi sin. Oni supozas, ke Matsuoka decidis mortigi sin lige kun la korupta skandalo, kiu koncernis ankaŭ lin.
- Zviad Cecĥladze, komercisto kaj eksa kartvelia parlamentano, estis sufokigita en sia oficejo. Antaŭa kunlaboranto de Aslan Abaŝidze, Cecĥladze ne estis lastatempe envolvita en politiko kaj okupiĝis pri turisma komerco.
25-a de majo 2007
- En Moskvo loka polico arestis rekorde grandan kvanton de heroino — 436 kilogramojn. Oni transportis la narkotaĵon en kamiono kun brasikoj. La antaŭa simile granda kvanto estis arestita kvar jarojn antaŭe, ĝi pezis 420 kilogramojn.
23-a de majo 2007
- Albanoj de Kosovo decidis honorigi la eksan prezidenton de Usono Bill Clinton per statuo en Priŝtino pro lia partopreno en la milita operacio de NATO kontraŭ Jugoslavio en 1999, dank’ al kiu Kosovo iĝis fakte sendependa. En Priŝtino jam estas avenuo Clinton.
21-a de majo 2007
- Oni bruligis la britan komercan ŝipon-muzeon Cutty Sark.
20-a de majo 2007
- Kartvela opoziciano, gvidinto de la movado "Lingvo. Patrio. Kredo" Guram Ŝaradze estas pafmortigita en la centro de Tbiliso. Polico sukcesis tuj aresti la pafinton, kiu agnoskis sian kulpon. Oni ne anoncas pri liaj motivoj.
19-a de majo 2007
- Minimume 29 homoj mortis rezulte de kolizio de du busoj en Venezuelo. Unu el la busoj ekbrulis, pro kio 17 homoj mortis en la fajro.
18-a de majo 2007
- Paul Wolfowitz, prezidanto de la Monda Banko anoncis sian eksiĝon ekde la 30-a de junio 2007. Laŭ la interkonsento, oni ne juĝis lin pro maletika konduto. Post Wolfowitz la altan postenon eble okupos Tony Blair, kiu eksiĝos kiel brita ĉefministro ekde la 27-a de junio.
- Pierre-Gilles de Gennes, franca fizikisto kaj Nobel-premiito, mortis.
15-a de majo 2007
- Kanada amaskomunikila kompanio Thomson Corp. aĉetis aktivojn de la plej malnova informagentejo Reuters. Rezulte de la fandiĝo, kies prezo superas 17 miliardojn de usonaj dolaroj, formiĝos la plej granda en la mondo informagentejo Thomson-Reuters.
- En Svisio komenciĝis proceso pri ok laborantoj de la kompanio Skyguide, kiujn oni akuzas pri la kolizio de du aerbusoj super la Bodena lago en 2002. En la kolizio pereis 71 homoj, inter ili 45 infanoj el Rusio kaj Belorusio. Antaŭe unu el la kontrolistoj, Peter Nilson, estis mortigita de Vitalij Kalojev, kies du infanoj kaj la edzino mortis en la katastrofo.
14-a de majo 2007
- Ĉambro de Konsilistoj pasigis juroproponon pri revizioprocedo de Konstitucio de Japanio.
- Prezidento de Respubliko Ĉinio, Chen Shui-bian elektis Chang Chun-hsiung de Demokrata Progresa Partio kiel Ĉefministron de Respubliko Ĉinio (Tajvano).
13-a de majo 2007
- Pli ol miliono da homoj kunvenis en Izmiro por postuli antaŭ la juliaj elektoj, ke Turkio plu restu sekulara ŝtato laŭ la kemalistaj idealoj.
12-a de majo 2007
- La Eŭrovido-Kantokonkurson gajnis Marija Ŝerifoviĉ de Serbio kun la kanzono Molitva.
8-a de majo 2007
- Israelaj arĥeologoj anoncas malkovron de tombo de Herodo la Granda
6-a de majo 2007
- Sepdekjara datreveno de kraŝo de aerŝipo Hindenburg LZ129, ĉe Novjorko. Mortis 35 homoj el 129 pasaĝeroj.
- Kun 53% el la voĉdonoj, Nicolas Sarkozy fariĝas la nova Prezidento de la Franca Respubliko post la dua baloto-parto, tiel venkante Ségolène Royal kaj postirante Jacques Chirac.
5-a de majo 2007
- Vagono de onda fervojo de Expoland elreliĝis, unu persono mortis kaj 18 vundiĝis.
2-a de majo 2007
- Oni forŝtelis plimulton de ostoj (ink. kranion) de iama hungara komunista gvidanto János Kádár kaj urnon kun restaĵoj de lia edzino.
- Pres-sekretario de Moskva Patriarkio Vladimir Vigilanskij neis la onidirojn pri morto de la ortodoksa patriarko Aleksio la Dua.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.