majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en majo 2021:
- La sendependistoj de la SNP kaj la verduloj venkis la skotajn parlamentajn balotojn kaj postulis la organizadon de nova referendumo pri la sendependeco de Skotlando.
- Atenco kontraŭ porknabina lernejo en Kabulo kaŭzis 68 mortintojn.
- Nova konflikta periodo okazas inter israelanoj kaj palestinanoj: minimume 192 homoj mortis el kiuj 58 infanoj en Palestino, dum en Israelo okazis dek mortoj, el kiuj du infanoj.
- En la 65-a Eŭrovido-Kantokonkurso venkis itala muzikgrupo Måneskin.
- Diplomatia konflikto okazas inter Belorusio kaj Eŭropa Unio post kapero de eŭropa aviadilo fare de Belorusio por aresti la belorusan ekziliĝintan opozician ĵurnaliston Raman Prataseviĉ.
- Germanio agnoskis genocidon kontraŭ la Hereroj kaj la Namoj inter 1904 kaj 1908 en la Germana Sudokcidenta Afriko (nuntempa Namibio).
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.