majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en majo 2020
- La Ĉina Nacia Kosma Agentejo sukcesis enorbitigi elprovan kosmoŝipon kies uzo estos konduki homojn al estonta kosmostacio aŭ al la Luno, pere de la nova raketo Longa Marŝado 5B, la tuttempa plej potenca ĉina raketo.
- La kantisto, pianisto kaj pioniro de la rokenrolo Little Richard mortis 87-jaraĝe en Tullahoma (Tenesio).
- Pli ol 200 por-demokratiaj manifestaciantoj estis arestitaj en Honkongo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La spiona agentejo de Afganio asertis, ke ĝi kaptis tri altrangajn estrojn de la Islama Ŝtato kiuj direktis la agadon de tiu grupo en kelkaj aziaj landoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Atenco kontraŭ akuŝejo de malsanulejo de Kabul helpita de KSL kaŭzis 12 mortintojn, el kiuj flegistinoj, patrinoj kaj 2 novnaskitoj, kaj dekojn da vunditoj.
- En Usono, protestoj kaj tumultoj eksplodas post la morto de George Floyd (46-jaraĝa nigrulo) dum polica aresto en Mineapolo.
- La usona kosmoteknologia firmao SpaceX sukcesis elterigi por la NASA sian raketon Falcon 9 kaj sendi sian kosmoŝipon Crew Dragon ĝis la IKS, kun du kosmonaŭtoj enŝipe.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.