majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en majo 2015:
- Maja Pliseckaja, fama baleta dancistino, mortis la 2-an de majo 2015 en Munkeno, Germanio.
- Catherine Middleton, la dukino de Kembriĝo, naskis filinon je 8:34 BST.
- David Cameron estas reelektita kiel ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando.
- Airbus A400M kraŝis tuj post ekflugo apud flughaveno de Sevilo. Ses homoj troviĝis en la armea aviadilo. Kvar el ili mortis, kaj du estis severe vunditaj.
- Nordorienta regiona trajno 188 de Amtrak kun 238 pasaĝeroj kaj 5-persona skipo dereliĝis apud Filadelfio. Rezultis 200 vunditoj el kiuj 11 severaj kaj 8 mortintoj.
- Nova tertremo en Nepalo okazigas pli ol 60 mortojn kaj milon da vunditoj.
- Atako de Saudarabio en Jemenon okazigas 90 mortojn.
- Mortis en Las Vegas la fama muzikisto B.B. King, 89-jaraĝa.
- Konfuzo kaj tumultoj post puĉo en Burundo.
- Pluvego kaj sekva lavango okazigas 78 mortojn en Salgar, nordorienta Kolombio.
- La ribela ĝihadisma organizo Islama Ŝtato konkeras la arkeologian kaj historian urbon Palmira en Sirio.
- 43 mortoj en pafado inter krimuloj kaj policanoj en Meksiko.
- 20 mortoj pro atenco kontraŭ ŝijaisma moskeo en Sauda Arabio.
- Irlando estas la unua lando en la mondo kiu aprobas samseksan edzecon per referendumo.
- Måns Zelmerlöw, reprezentinta Svedion per la kanto "Heroes", venkis en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2015 okazinta en Vieno, Aŭstrio.
- En Hispanio la dekstra partio PP ricevas pli da voĉdonoj en municipaj kaj regionaj balotoj, sed la maldekstro kaj "novaj partioj" kiaj Podemos atingas urbestrecojn de plej grandaj urboj.
- En Pollando en prezidantaj balotoj venkas Andrzej Duda, kandidato el la ekstremdekstra partio Juro kaj Justeco.
- En Barato varmego okazigas pli ol 500 mortojn.
- En la insuleto Kuĉinoerabu de Japanio forte erupcias la vulkano Ŝindake.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.