Majmansing | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2200 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 258 040 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 2 826 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 24° 45′ N, 90° 25′ O (mapo)24.7590.416666666667Koordinatoj: 24° 45′ N, 90° 25′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 19 m [+] | ||
Areo | 91,315 km² ( 913 1.5 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mymensingh [+] | |||
Majmansing (bengale ময়মনসিংহ, historie Nasirabad) estas signifa universitata urbego, rivera havenurbo en Bangladeŝo. La urbego estas ĉefurbo kaj de la Majmansing (regiono) kaj de la samnoma distrikto.
Bazaj informoj
- Loĝantaro: 395 129 (en 2010)
- Areo: 21,7 km²
- Supermara alteco: 19 m
- Horzono: UTC + 6
- Telefonkodo: 091
- Poŝtkodoj: 2200-2206
- 24° 45′ 14″ N 90° 24′ 11″ O / 24.75389 °N, 90.40306 °O (mapo)
Geografio
Majmansing situas en norda-meza parto de la lando sur ebenaĵo laŭ la malnova branĉo de Brahmaputra. Dako troviĝas 104 km .
Historio
Nasirabad estis grava komerca centro en la 16-a jarcento. Majmansing estis nomumita distrikta ĉefurbo en 1787, komunumo en 1869. Dum dominado de britoj la loĝantoj estis ĉefe hinduoj, sed en la frua 20-a jarcento islamanoj amase alvenis. En 1947 multe da hinduoj foriris. La Terkultura Universitato funkcias ekde 1961, la Islama Universitato ekde 2005. En 2015 la urbego iĝis la 8-a regiona ĉefurbo de Bangladeŝo.
Ekonomio
Historie Majmansing estis konata pro jutoproduktado, kiu estis nomita "ora fibro" pro la enspezo, kiun ĝi generis. Pro tutmonda uzado de la plastoj la juto malgraviĝis. Loke gravas la fiŝkaptado. Majmansing estas financa kaj grava komerca centro por rizoj, sukeroj, tabakoj en norda Bangladeŝo.
Trafiko
Majmansing estas ligita al Dako per fervojo ekde 1865. Estas ponto tra la rivero. En la urbego mem oftas la rikiŝoj.
Klimato
Majmansing situas en la tropika klimato kun indluo de musonoj. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C, ĝi varias inter 20-30 °C. Inter marto-oktobro la temperaturo estas pli, ol 40 °C. Jare pluvas po 2249 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte inter aprilo-oktobro.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans
- oficiala paĝo