Majadas de Tiétar | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10529 | ||
Retpaĝaro | retejo | ||
Politiko | |||
Urbestro | Aniceto González Sánchez (PREx CREx-PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 294 (2008) | ||
Loĝdenso | 25 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 57′ N, 5° 45′ U (mapo)39.9422744-5.7473959Koordinatoj: 39° 57′ N, 5° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 264 m [+] | ||
Areo | 52 km² (5 200 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Majadas de Tiétar [+] | |||
Majadas aŭ Majadas de Tiétar estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas majaeños. La censita populacio en 2008 estis de 1.294 loĝantoj.
Situo
Majadas estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Campo Arañuelo, je altitudo de 264 m; je 110 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 210 km de Madrido, la ŝtata ĉefurbo. La plej proksima urbo estas Navalmoral de la Mata. La areo de ties teritorio estas de 52 km². La municipa teritorio estas inter Toril, Casatejada, Talayuela, la rivero Tiétar, kiu nomigas la vilaĝon, Jaraíz, Pasarón kaj Tejera. Estas belaj naturaj lokoj kun abundo de faŭno danke al la proksimeco de la Nacia Parko Monfragüe.
Flaŭro kaj Faŭno
La pejzaĝo estas tipe mediteranea en la malferma arbaro (dehesas), aŭ de irigacio en la valoj de la rivero. Kie ne estas irigacio, la vegetaĵaro hegemonia estas paŝtejoj kaj arbaro. La arbaron komponas ĉefe anzinoj, korkokverkoj, paŝtejaj herboj kaj makiso. Ĉe la rivero kaj ties rojoj la pejzaĝo estis ege modifita de irigacio. La pinaroj etendiĝas ĉe la rivero Tiétar.
Pri faŭno estas la kutima en mediteranea arbaro. La gregoj estas ŝafoj kaj bovoj, kaj jam preskaŭ ne porko, kiu ne estas enspeziga ĉe irigacio.
Populacio
La evoluo de la nombro de loĝantoj laŭlonge de la 20a jarcento estis kreska el 518 en 1900 al 700 de 1920. Post la Hispana Enlanda Milito ankaŭ kreskis ĝis 1.300 loĝantoj je la 1960-aj jaroj, sed poste okazis grava elmigrado, kiel en la cetero de la regiono.
Pro la ekonomio de irigacia agrikulturo, ĝi estas vilaĝo kiu ricevas grandan kvanton de enmigrantoj, kiuj estas ĉefe el Maroko, kiu formas 22 % de la totala populacio (172 en 2005). El tiuj 35 % estas inter 16 kaj 35 jaraĝaj. Danke al tio, Majadas troviĝas super la regiona averaĝo de naskindico.
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1991 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
518 | 530 | 683 | 739 | 768 | 1030 | 1321 | 1205 | 1011 | 1026 | 1237 | 1257 | 1255 | 1248 | 1209 | 1152 | 1311 | 1328 | 1291 |
Ekonomio
Agrikulturo (ĉefe tabako, kapsiko kaj aveno kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Iom de komerco kaj industrio de mebloj.
Historio
La deveno de la vilaĝo rilatas al setlejoj de paŝtistoj. La nomo de la vilaĝo signifas la ejoj kie tranoktas la gregaro kun la paŝtistoj. La aldono de Tiétar kreiĝis anekdoton, ke vilaĝano mendis meblojn per fervojo sed la meblojn oni alportis al Miajadas (en la sama Provinco de Cáceres) anstataŭ al Majadas, do li ĉiam jam uzis nomon Majadas de Tiétar kio sukcesis.