Maironis
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1862 (1862-10-21)
en Pasandravys
Morto 28-an de junio 1932 (1932-06-28) (69-jaraĝa)
en Kaŭno
Tombo Kaunas Cathedral Basilica vd
Religio katolika eklezio vd
Etno Litovoj vd
Lingvoj litova vd
Ŝtataneco Litovio vd
Alma mater Kijiva Universitato Kaunas Priest Seminary vd
Profesio
Alia nomo Maironis vd
Okupo poeto teologo universitata instruisto tradukisto katolika sacerdoto verkisto literatursciencisto man of letters vd
Laborkampo literaturo poezio literaturscienco teologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Maironis, laŭpasporte Jonas Mačiulis (naskiĝis la 2-an de novembro 1862 en la vilaĝo Pasandravys de la komunumo Raseiniai; mortis la 28-an de junio 1932 en Kaŭno) estis litova nacia poeto kaj katolika teologo, profesoro de la Vytautas-Magnus-Universitato en Kaŭno.

tomboŝtono ĉe la suda muro de la katedralo de Kaŭno

Vivo

Jonas Mačiulis post la mezlernejaj jaroj en Kaŭno translokiĝis studi literaturan sciencon en la universitato de Kievo, sed jam post unu jaro, en 1884, revenis al Kaŭno, por membriĝi en pastriga seminario. Pli poste li iĝis aktivulo de la movado pri renaskiĝo de litova nacio.

La precipe lirika verkaro respegulas la ligiĝon al la historio, lingvo, pejzaĝo kaj loĝantaro de Litovio. Post kiam li mortis en 1932, lia tombo ĉe la suda muro de la katedralo de Kaŭno iĝis nacia memorejo.

Honore al li la centra literatura muzeo de Litovio en Kaŭno ricevis lian nomon. Ĝi kolektas kaj konservas dokumentaĵojn de la litovlingva literaturo de siaj komencaĵoj ĝis la nuntempo.

Elekto de verkaĵoj

  • Pavasario balsai ("voĉoj de printempo"), publikigita en 1895; multaj eldonoj, interalie en Vilno: eldonejo Baltos Lankos, 1995. ISBN 9986-403-60-X
  • Jaunoji Lietuva ("juna Litovio"), publikigita en 1895; multaj eldonoj, interalie en Vilno: eldonejo Lietuvos rašytojų sąjungos leidykla ("eldonejo de la verkista asocio de Litovio"), 1995. ISBN 9986-413-41-9

En Esperanto aperis

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.