Mairieux | |
---|---|
| |
komunumo en Francio | |
| |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Maubeuge-Nord |
INSEE kodo | 59370 [+] |
Poŝtkodo | 59600 |
Kodo laŭ INSEE | 59370 |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Léon Loiseau 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 780 (1 999) |
Loĝdenso | 120 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°18′51″N 3°59′36″O / 50.31417°N, 3.99333°O (mapo) Koordinatoj: 50°18′51″N 3°59′36″O / 50.31417°N, 3.99333°O (mapo) |
Alto | 129 m - 169 m |
Areo | 6,49 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Mairieux [+] | |
Mairieux estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 780 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
Mairieux estas ĉirkaŭurbeto kaj parto de la aglomeraĵo de Maubeuge, kiu havas proksimume 120 000 loĝantojn kaj inkludas interalie la urbetojn Aulnoye-Aymeries, Haumont, Jeumont, Feignies, Rousies kaj Ferrière-la-Grande.
Ĝi troviĝas proksime al la landlimo kun Belgio. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur 6,49 km².
Vidindaĵoj
Videblas en Mairieux du sinjordomoj, respektive en "Héron Fontaine" kaj en "Mairieux la Grisoelle".
Administrado
Mairieux apartenas al la kantono Maubeuge-Nord, kies ĉefurbo estas Maubeuge. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.