Komunumaro Maienfeld
Blazono de la komunumaro Maienfeld
Rigardo norden al la komunumaro Maienfeld
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Landquart
ĈeflokoMaienfeld
Koordinatoj 47° 0′ N  31′ O / 47.000 °N, 9.517 °O / 47.000; 9.517 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ N  31′ O / 47.000 °N, 9.517 °O / 47.000; 9.517 (mapo)
Nombro de loĝantoj6252 (2009-12-31)
Areo74,21 km²
Loĝantardenseco84 loĝantoj/km²

La komunuaro Maienfeld kiu historie nomiĝis Senjorujo de Maienfeld respektive Grizona Senjorujo (en la germana lingvo Bündner Herrschaft kaj en la romanĉa lingvo Signuradi) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Landquart. Ĝi havis 6252 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas la historia urbeto Maienfeld.

Geografio

La komunumaro Maienfeld respektive Grizona Senjorujo estas la plej norda parto de Kantono Grizono. Ĝi limas en nordo al Liĥtenŝtejno kaj en okcidento al Kantono Sankt-Galo. La Grizona Senjorujo estas la plej granda vitokuluturejo de Grizono.

Komunumoj de la komunumaro Maienfeld

La distrikto Maienfeld konsistas (stato en 2009) el 4 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Maienfeld estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
FläschFläsch59019.943951
JeninsJenins85810.543952
MaienfeldMaienfeld258832.333953
MalansMalans221711.403954
Totale 4625274,21

Historio

La Senjorujo de Maienfeld estas historia komuna Senjorujo de la Tri Federacioj. Bazo de la posta Tribunalo de Maienfeld estis la instituigo de vokto fare de la Baronoj de Vaz en la 13-a jarcento. En la jaro 1436 la Senjorujon de Maienfeld partoprenis la fondadon de la Dektribunala Federacio. En la jaro 1475 la mastroj de la Dektribunala Federacio, la Senjoroj de Brandis faris ligon kun la Diadoma Federacio kaj la episkopo de Koiro. Ili luktis en la jaro 1499 flanke de Aŭstrio kaj post ilia malvenko ilia regado pereis. Ili devis vendi la Senjorujon de Maienfeld. Maksimiliano la 1-a intereziĝis, sed reziginis por la protestoj el Grizono. Tial la Senjorujo transiris al la Tri Federacioj, al kiuj Maksimiliano koncedis la sangotribunalon. Ĉar la membreco en la Dektribunala Fedceracio restis same kiel la malaltaj tribunaloj Maienfeld-Fläsch kaj Malans-Jenins pluekzistis, estiĝis nun la paradoksa situacio, ke la civitanoj de la Senjorujo Maienfeld fariĝis servutoj de la Tri Federacioj kaj samtemple kiel ties membroj senjoroj de la Tri Federacioj, do ili estiĝis servutoj kaj ŝiaj propraj senjoroj. Post la fino de la Helveta Respubliko el la iama Senjorujo fariĝis komunumaro en Kantono Grizono, el kiu inter 1851 kaj 2000 estiĝis la Distrikto Suba Landquart kaj ek de 2000 la komunumaro Maienfeld en la distrikto Landquart. [1]

Heidi-Lando

La romano Heidi de Johanna Spyri ludas en la Grizona Senjorujo, nome en Maienfeld. El la sukceso de la romano jam frue la turismaj respondeculoj de la regiono de Maienfeld komencis provi vojon por mem profiti. La regiono turisme merkatigas sin sub la nomo Heidi-Lando. Supre de Maienfeld vilaĝeto estis transformita al Heididorf tute laŭ la priksribo de "Doerfli" en la romano.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.