Mahmud Ahmadineĵad perse محمود احمدینژاد | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
محمود احمدینژاد | |||||
Naskiĝo | la 28-an de oktobro 1956 en vilaĝo Aradan apud Garmsar, provinco Semnan, Irano | ||||
Religio | Ŝijaismo | ||||
Lingvoj | vd | ||||
Loĝloko | Narmak vd | ||||
Ŝtataneco | Irano vd | ||||
Alma mater | Irana universitato de scienco kaj teknologio | ||||
Partio | Societo de la konstruistoj de islama Irano | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Azam Farahi vd | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | universitata instruisto • politikisto • inĝeniero vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | La oficiala retpaĝo de la prezidanto de Irano (multlingva: arabe, urdue kaj perse, angle, france, hispane kaj germane) | ||||
6-a prezidanto de Irano | |||||
Dum | la 3-an de aŭgusto 2005 – la 3-an de aŭgusto 2013 | ||||
Antaŭulo | Mohammad Ĥatami | ||||
Sekvanto | Hasan Ruhani | ||||
urbestro de Teherano | |||||
Dum | la 20-an de junio 2003 – la 3-an de aŭgusto 2005 | ||||
Antaŭulo | Mohammad Hasan Malekmadani | ||||
Sekvanto | Mohammad Bager Galibaf | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Maĥmud AĤMADINEĴAD (محمود احمدینژاد; naskiĝis la 28-an de oktobro 1956), ankaŭ literumita Ahmadi-Neĵad, estas la sesa prezidanto de Irano.
De 2003 li estis urbestro de Teherano. En 2005 li kandidatis por la irana prezidanteco kaj ricevis 19,3 % (laŭ aliaj 19,1 %) de la voĉoj, preskaŭ tiom kiom Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani, fine gajnante la prezidantecon post la sekva decida balotado la 24-an de junio 2005.
Li apartenas al la religie konservativa flanko de la irana politiko.
La 13-an de junio 2009 Mahmud Ahmadineĵad estas reelektita prezidanto de Irano spite la protestoj kaj akuzoj de fraŭdo. Dum la venonta semajno okazas manifestacioj apoge respektive kaj de la nova prezidanto kaj de la opozicia kandidato Mir Hosejn Musavi. Estas ŝtata subpremado kaj inter 10 kaj 20 mortintoj. La aŭtoritatoj promesis novan kalkuladon de la voĉdonoj, kiun la opozicio malakceptas, kaj malakceptis novan voĉdonadon, kion la opozicio postulas.
Interesaj faktoj
En julio 2009 la novnaskitan filon de bangladeŝdevenanto kaj rusa islamanino, loĝantaj en Sankt-Peterburgo, nomis "Mahmudahmadineĵad". La gepatroj deklaris ke al ili "plaĉas la politiko, saĝo kaj bonodeziremo de la irana prezidanto".[1]
Referencoj
|